Bauska

urbo en Latvio

Bauska - jen latve, historie germane Bauske - estas urbo en Latvia historia regiono Zemgalio, en la sudo de Latvio. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Bauska kaj situas en suda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 47 km de Jelgava kaj 67 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 9 797 personoj sur areo de 10,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 946 loĝantoj/km².

Bauska
germane Bauske
Urbo
Bauska kastelo
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Bauska
Historia regiono Zemgalio
Rivero Lielupe
Koordinatoj 56° 24′ 25″ N 24° 11′ 11″ O / 56.40694 °N, 24.18639 °O / 56.40694; 24.18639 (mapo)
Areo 10,3 km² (1 030 ha)
Loĝantaro 9 840 (29.01.2021)
Denseco 955,34 loĝ./km²
Urborajtoj 1609
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-3901, 3902
Vikimedia Komunejo: Bauska
Retpaĝo: bauska.lv

La urbocentro estas urboplana monumento de nacia signifo.[2]

Historio redakti

En Bauska kasteltumulo almenaŭ ekde la 1-a jarcento a.K. estis setlejo de zemgaloj - antikva balta tribo. En la 10-a ĝis 13-a jarcento, teritorio estis parto de zemgala Upmale lando.[3] En 13-a jarcento lando estis konkerita fare de la krucistoj, Bauska venis sub la Livonian Ordenon, kaj la Bauska Ordenkastelo estis konstruita en 15-a jarcento.[4]

En 1562 Bauska trovis sin en la Duklando Kuronio, kaj Bauska kastelo estis unu el la loĝejoj de Gotthard Kettler, la reganto de la Duklando. Post la fino de la Livonia Milito en 1584, duko Gotthard Kettler ordonis movi la setlejon de la metiistoj pli for de la kastelo sur la loko de la nuna Bauska Malnova Urbo.[3] En 1609 Bauska ricevis urborajtojn. En 1706, dum la Granda Nordia Milito, rusaj soldatoj retiriĝis kaj krevigis la kastelo, kiu ne estis reestigita. En 1795, la Duklando, kune kun Bauska, estis aneksita al la Rusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integrigis ĝin en la Kuronian provincon. Tiam, do en 1797, la urbo havis 937 loĝantojn, el ili 504 aŭ 53,7 % estis germanaj baltoj.

En 1897, Bauska havis populacion de 6544, de kiuj 2984 aŭ 45.6% estis latvoj, 2745 aŭ 42.0% judoj kaj 536 aŭ 8.2% germanoj. Antaŭ la Unua Mondmilito en Bauska loĝis 8300 homoj. Preskaŭ duono de la populacio de la urbo (plejparte judoj) estis devigita iri enlanden fare de la rusaj aŭtoritatoj antaŭ ol la germana armeo eniris en 1915. Dum la germana okupacio en 1916, en Bauska estis konstruita elektrocentralo, la urba elektra lumsistemo estis instalita, kaj la etŝpura fervojlinio estis konstruita al la larĝŝpura linio Rigo-Vilno (fermita en 1963).

Post la Sendependiĝa Milito (1918-1920), Bauska estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko Latvio.

Dum la Dua Mondmilito, en la somero de 1944, Bauska estis en la frontzono dum proksimume monato kaj duono,[5] kaj proksimume triono de la konstruaĵoj en Bauska estis detruita en bataloj.

Geografio redakti

Bauska situas en la Zemgale ebenaĵo de la Centra Latva malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene).[6] La riveroj Mūsa kaj Mēmele kunfalas en Bauska kaj formas riveron Lielupe.

Averaĝa temperaturo: −5,5 °C en januaro, +17 °C - +17,5 °C en julio. Precipitaĵo 600 mm jare.[6]

Transporto redakti

La Via Baltica aŭtovojo (E67/A7) kuras tra la urbo. La aliaj ĉefŝoseoj de la urbo estas P103 Dobele-Bauska, P87 Bauska-Aizkraukle kaj P88 Bauska-Linde. Lokaj vojoj de la urbo estas V1035 Bauska-Mežotne, V1025 Bauska-Gailīši, V1028 Bauska-Ādžūni kaj V1022 Bauska-Panemūne.

Vidindaĵoj redakti

  • Kastelmuzeo
  • Loka historia kaj arta muzeo
  • Historia urbocentro (urbodomo, lutera, katolika kaj ortodoksa preĝejoj)

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. VKPAI. 7425 - La historia centro de Bauska urbo (latve)
  3. 3,0 3,1 Bauska.lv. Historio. Arkivigite je 2022-02-07 per la retarkivo Wayback Machine (latve)
  4. Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 1, p. 699.
  5. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 193.
  6. 6,0 6,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj redakti