Bavara Soveta Respubliko

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri soveta respubliko ekzistanta de aprilo ĝis majo 1919. Por informoj pri la konkurenca popola respubliko ekzistanta de novembro 1918 ĝis aŭgusto 1919, vidu la artikolon Bavara Popola Respubliko.

La Bavara Soveta Respubliko aŭ pli precize Bavaria Respubliko de Konsilantaroj respektive Bavara Konsilantara Respubliko (germane Bayerische Räterepublik)[1][2] estis la mallongdaŭra klopodo por establi socialisman ŝtaton en la Libera Ŝtato de Bavario dum la Germana Revolucio.[3][4] Ĝi prenis la formon de respubliko de laborista konsilantaro.[5] Ofte ĝi laŭ la ĉefa respublika urbo Munkeno ankaŭ nomatas Munkena Soveta Respubliko respektive Munkena Konsilantara Respubliko (Münchner Räterepublik).[6][2]. La revolucia registaro serĉis transpreni la tutan Germanion kaj anstataŭigi la ĵus proklamita Vajmaran Respublikon en komunisma ŝtato bazita sur laboristaj konsilioj aŭ se tiu ne eblas tiam intencis sendependigon el la Vajmara Respubliko.

Bavara Soveta Respubliko
Plena origina nomo:
Bayerische Räterepublik
6-a de aprilo 1919 – 3-a de majo 1919

historia neagnoskita ŝtato • sinproklamita ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
soveta respubliko soveta respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Vajmara Respubliko Vajmara Respubliko
Bavara Popola Respubliko Bavara Popola Respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
Vajmara Respubliko Vajmara Respubliko
Libera Ŝtato de Bavario Libera Ŝtato de Bavario
Elstaraj historiaj eventoj
Prezidanto
6-a ĝis 12-a de aprilo 1919 Ernst Toller
12-a de aprilo ĝis la 3-a de majo Eugen Leviné
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Prezidantoj estis de la 6-a ĝis 12-a de aprilo 1919 Ernst Toller kaj de la 12-a de aprilo ĝis la 3-a de majo Eugen Leviné.

Post la sanga subpremo de la respubliko fare de policaj kaj aliaj ŝtataj instancoj, Bavario ekde 1919 kontraste fariĝis kovejo de naciisme konservativaj kaj dekstre ekstremismaj politikaj movadoj.[7]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Allan Mitchell. Revolution in Bavaria, 1918-1919: The Eisner Regime and the Soviet Republic ("revolucio en Bavario 1918-1919: la reĝimo de Eisner kaj la Konsilantara Respubliko"). Princeton University Press, 1965 (represita 2015). p. 346. ISBN 9781400878802
  2. 2,0 2,1 Neil Hollander. Elusive Dove: The Search for Peace During World War I. McFarland, 2013. p. 283 (noto 269). ISBN 9781476614106
  3. Gaab, Jeffrey S.. Munich: Hofbräuhaus & History. New York Washington, D.C./Baltimore Bern Frankfurt am Main Berlin Brussels Vienna Oxford Lang 2006.
  4. Encyclopedia Britannia 1969, Bavarian Council Republic
  5. Gabriel Kuhn (eld.), All Power to the Councils! A Documentary History of the German Revolution of 1918-1919 ("Ĉiun povon al la konsilioj! Dokumenta historio pri la germana revolucio de 1918-1919"), Oakland: PM Press, 2012, p. 205
  6. Eric James Hooglund. The Munich Soviet Republic of April, 1919 ("La Munkena Konsilantara Respubliko de aprilo 1919"). University of Maine, 1966
  7. Hans Fenske: Konservativismus und Rechtsradikalismus in Bayern nach 1918 ("konservativismo kaj dekstra radikalismo en Bavario post 1918"). Bad Homburg 1969, p. 167

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 48° 08′ N 11° 34′ O / 48.133 °N, 11.567 °O / 48.133; 11.567 (mapo)