Bayambang, - tagaloge Bayan ng Bayambang - estas kvinaklasa universitata urbego (laŭ loka klasifiko municipo) en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Iloko, en provinco Pangasinano. Signifo de la loknomo estas necerta, nebula. Bayambang havas 77 distriktojn, el tiuj 11 urbaj kaj 66 kamparaj distriktoj.

Bayambang
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 2423
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 129 011  (2020) [+]
Loĝdenso 896 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 43′ N, 120° 21′ O (mapo)15.716667120.35Koordinatoj: 15° 43′ N, 120° 21′ O (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 143,94 km² (14 394 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Bayambang (Filipinoj)
Bayambang (Filipinoj)
DEC
Bayambang
Bayambang
Situo de Bayambang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bayambang [+]
vdr
Urbodomo de Bayambang

Geografio redakti

Bayambang situas sur ebenaĵo kaj iomete sur montetoj [1]. Malasiqui troviĝas 13, San Carlos (Pangasinano) 19, Urdaneta 22, Dagupan 29, provinca ĉefurbo Lingayen 34, regiona ĉefurbo San Fernando (La-Unio) 89, Kezonurbo 141, ĉefurbo Manilo 147, Puerto Princesa 700, Cebuurbo 717, Dabao 1123 kilometrojn (aere) [2].

 
Monumento en Bayambang
 
Statuo en Bayambang

Historio redakti

Bayambang estis fondita supozeble en 1614 fare de hispanoj. En 1899 Bayambang estis la sidejo de la mallongdaŭra Filipina Respubliko. La hispanan regadon sekvis dominado de Usono, fine la mallonga japana okupo (1942-1945). Dum la japana periodo Bayambang estis ĉefurbo de Pangasinano. La komunumo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 2000-aj jaroj. La urbego estis sidejo de la Nacia Komunuma Trejnocentro de Unesko.

Ekonomio redakti

Bayambang estas ĉefe agrikultura urbego, kie krom la terkultivado gravas ankaŭ la dolĉakva fiŝkaptado.

Religio kaj eduko redakti

La loĝantoj estas plejparte katolikoj. Bayambang estas la sidejo de ŝtata universitato.

Trafiko redakti

Al Bayambang kuras 4 vojoj. La trafika sistemo estas simila, ol la aliaj proksimaj urboj.

Klimato redakti

Bayambang situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare pluvas po 2829 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro daŭras la pluva sezono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans