Baza funkcio
En matematiko, baza funkcio estas ero de la bazo por funkcia spaco. La termino aperas el la termino baza vektoro por pli ĝenerala vektora spaco; tio estas, ĉiu funkcio en la funkcia spaco povas esti prezentita kiel lineara kombinaĵo de la bazaj funkcioj.
Ekzemploj redakti
Polinomaj bazoj redakti
La kolekto de kvadrataj polinomoj kun reelaj koeficientoj havas aron {1, t, t2} kiel bazo. Ĉiu kvadrata polinomo povas esti skribita kiel a1+bt+ct2, tio estas, kiel lineara kombinaĵo de la bazaj funkcioj 1, t, kaj t2. La aro {(1/2)(t-1)(t-2), -t(t-2), (1/2)t(t-1)} estas alia bazo por kvadrataj polinomoj, nomata kiel la bazo de Lagrange.
Bazo de Fourier redakti
Sinusoj kaj kosinusoj formas ortnormalan bazon por kvadrato-integraleblaj funkcioj. Kiel aparta ekzemplo, la kolekto:
formas bazon por lebega spaco L2(0, 1).
Vidu ankaŭ redakti
Referencoj redakti
- Ito, Kiyosi. (1993) Encyclopedic Dictionary of Mathematics - Enciklopedia Vortaro de Matematiko, 2‑a eldono, MIT Press, p. 1141. ISBN 0262590204.