Bazaj kristanaj komunumoj

La bazaj kristanaj komununoj naskiĝis kaj agadas sendepende de la oficialaj ekleziaj regantoj kaj kutime al tiuj ne obeas kaj foje, pli/malpli, ilin kontraŭstaras.

Baza kristana komunumo estas la grupo de fideluloj, katolikaj aŭ el aliaj kristanaj konfesoj, kiuj praktikas kaj agnoskas Evangelion kiel eklezio "alia" kaj diversmaniere de la oficiala eklezio t.e. (uzante ilian esprimon) "pli evangelie kaj konvinkiĝinte"[mankas fonto]. Kvankam ili naskiĝis samtempe (post la 2-a vatikana koncilio) kaj interne de la sama institucio, oni devas distingi la bazajn kristanajn komunumojn kiuj evoluis en Eŭropo kaj malakordas kun praktikoj kaj hierarkiaj eklezioj de la bazaj ekleziaj komunumoj en Latinameriko kaj Afriko. Tiuj lastaj havas subtenon de la loka episkoparo kaj ekvivis pro misiista agado.