Bazapogaj ŝtonojsidapogaj ŝtonoj estis originale uzitaj kiel bazoj de apogo por grenejoj, fojnamasoj, ejo por ĉasitaj bestoj, ktp. La bazapogaj ŝtonoj levis la grenejojn supergrunde, tiel protektanta la stokitan grenon de fibestoj kaj de akvo-enfiltrado. Ili povas esti trovitaj en Anglio, Galegio kaj Asturio (Norda Hispanio).

Konstruaĵo sidante sur bazapogaj ŝtonoj, ĉe Somerset Rural Life Museum

Originoj redakti

 
Bazapoga ŝtono sen ties pinto ĉe The Coach House, Cunninghamhead

La origino de la angla nomo (nun staddle, malnova angla stathol – trunko, bazo) mem kaj ekzistantaj regionaj konstruaĵoj kun lignaj 'piedoj' sugestas ke en komenco la bazapogoj estis faritaj el ligno, kiel ekzemple ĉe grenejo Peper Harow en Surrey. Ŝtonaj bazapogoj estis pli longdaŭraj kaj pli fidindaj por apogaj strukturoj, kiuj havis foje konsiderindan pezon.

Dezajno redakti

 
Fera bazapogo ĉe Wester Kittochside, proksime al East Kilbride.

La bazapogaj ŝtonoj ĝenerale havis apartan kapan kaj bazan parton, kiu donis al la strukturo fungo-similecon. Diversaj areoj en Grand-Britio havis diversajn formojn. La bazo variis de la cilindra tra pintigita rektangulo al proksime triangulo. Plat-pintaj konus-formaj bazapogaj ŝtonoj troviĝas en partoj de la Insulo de Wight. La pintoj estas plataj por subteni la trabojn, tamen iu variado ekzistas, kiel ekzemple kvadrataj pintoj, sulkaj dezajnoj, tabulaj pintoj , ktp.

 
Grenejo sidante sur bazapogaj ŝtonoj ĉe la Weald and Downland Open Air Museum.

Grava ekzemplo estas la English Granary, konstruita en 1731, bazita je bazapogaj ŝtonoj, kiu estas videbla en la Weald and Downland Open Air Museum en Okcidenta Sussex, Anglio. Similaj strukturoj estis komunaj en Suda Anglio en la 18a jc. Ĉe Higher Farm en Heathfield, Tavistock, bazapogaj ŝtonoj estis partoj de la garbejoj konstruitaj fare de la Duko de Bedford en la 19a jc. La granitaj ŝtonaj bazoj havis speciale ĉirkaŭskulptitajn tabulajn suprojn.

La materialoj uzitaj dependis de la disponebla ŝtono, tiel grejso, ruĝa grejso, granito ktp. estis uzitaj.

La turmuelejo en Reigate sur Wray Common ĉesis funkcii en 1895. La muelejo havis grenejon staranta apud ĝi, subtenata de granda nombro de bazapogaj ŝtonoj.

La Muzeo de Skota Lando Vivo (Museum of Scottish Country Life) ĉe Wester Kittochside proksime al East Kilbride havas du sidapogojn, faritaj en Edinburgo, el fandita fero. La strukturo estas esence gisfera versio de aro de bazapogaj ŝtonoj kun ties ligna kadro. Ĉi tiuj estas maloftaj transvivaĵoj ankoraŭ en uzo.

Funkcio redakti

La bazaj ŝtonoj maldikiĝas al la pinto kun kovranta ĉapo-ŝtono metita supren, farante ĝin preskaŭ negrimpebla por ronĝulo al la fojno aŭ greno stokita supre. La aero povis libere cirkuli sub la stokitaj kultivaĵoj kaj tio helpis konservi ĝin seka. La ligno kadro estis lokita sur la suproj de la ŝtonoj, la sidapogoj estis aranĝitaj en du aŭ tri vicoj, formante el dek ses aŭ pli da ŝtonoj. La fojnejoj, dekonaĵa garbejo, grenejoj, ktp. estis konstruitaj sur tiu kadro.

Grenejoj kaj abelujoj redakti

Tiuj estis ofte konstruitaj kun lignaj veter-tabuloj, kiel ekzemple ĉe Blaxland Farm en Sturry, Kent, kiu havas naŭ sidapogojn, tamen se la greno estis stokita loze, tiam la flankoj estis plenigitaj je kun brikoj kaj malpeza lato kaj puco ĉe la muro-suproj. Lignaj ŝtupoj ĝis la konstruaĵoj estis disigeblaj kaj stokitaj pendigante ilin sur la flanko de la strukturo. Se ŝtonaj aŭ brikaj ŝtupoj estis konstruitaj, tiam la supra paŝo ne estis konstruita, tiel malebligante aliron de ratoj kaj aliaj fibestoj. Kelkaj el tiuj grenejoj havis 'kat-frapeto'n kaj aliaj havis alkovon ene de la ŝtuparo, kiu servis kiel hundejo.

Plejmulto de grenejoj estis uzitaj por la stokado de du aŭ tri apartaj kultivaĵoj, havanta kapaciton de 500 ĝis 2500 buŝeloj. La aranĝo de la ŝtonoj por apogi la strukturon kaj ties pezon dum uzo, postulis naŭ, dek du aŭ dek ses bazapogojn. La produktado de sidapogoj estis do sufiĉe signifa loka industrio. Malgrandajn grenejojn oni povus fari sur kvin sidapogoj, kun unu en la mezo. La grenejo de Upper Hexford en Oxfordshire uzas tridek ses bazapogojn.

Abelujoj estis ofte metitaj sur bazapogajn ŝtonojn por teni ekstere predantojn kaj provizi sekajn kaj aerumajn kondiĉojn.

Ejo por ĉasitaj bestoj redakti

Malgrandaj bazapogaj ŝtonoj estis uzitaj por bazi la malgrandajn tegumentajn skatol-formajn, ĉasbestejojn (ejojn por kadavroj de ĉasitaj bestoj), kiuj estis uzataj por pli grandaj bienoj por stokado de ĉasitaj bestoj, kiel fazano, alportita el ĉasadoj.

Grenejoj redakti

 
Grenejo sur bazapogaj ŝtonoj en Galegio

Konstruligno-enkadrigitaj garbejoj staris sur bazapogaj ŝtonoj foje trovitaj en la sudo de Anglio. Ĝi estas nomata „hórreo” en Galegio kaj Asturio, Hispanio (galegia sidapog-ŝtona grenejo).