Bazilido

Bazilido (greke: Βασιλείδης, latine: Basilides; floruit 117-138 – 200 ĉirkaŭ) estis majstro de la kristana unua gnostikismo Li aktivis en Aleksandrio de Egiptio, [1] estis disĉiplo de Menandro (eble alia nomo per kiu estas intencite Simono la Magiisto[2] aŭ de supozita interpreto de Petro Apostolo nome Glaucias[3] (sed historiistoj dubas pri la ekzisto de tiu Glaucias).[4] La Agoj de disputo kun Manes asertas ke li laŭlonge de certa tempo predike instruis inter la Persoj[5] Oni opinias ke li verkis dekduon da libroj komentantaj pri la Evangelioj, hodiaŭ perdiĝintaj, tirolitaj Exegetica. Afero tia kiu lin individuas kiel unu el la plej antikvaj komentistoj pri la Evangelioj, sed nur iuj eroj de tiuj verkoj konserviĝis dum liaj ideoj estas konigitaj per la refutoj flanke de liaj kritikantoj.

La subtenantoj de Bazilido, nome bazilidanoj, formis movadon kiu daŭrigis almenaŭ du jarcentojn post lia morto; Epifanio ĉe la fino de 4-a jarcento, atestas la ĉeeston de bazilidanaj gnostikuloj en Egiptio. Probablas, tamen, ke tiu skolo jam fandiĝis kun la precipa fluo de gnostikismo de la dua duono de la 2-a jarcento.[6]

Biografio redakti

La malmultaj informoj koncernantaj lian vivon devenas el la verkoj de la unuaj herezologoj, ankaŭ se ofte la informoj liveritaj foje kontrastas inter si. Ekzemple, kio asertata de Epifanio el Salamis, aŭ ke li estis disĉiplo de Menandro en Antioĥio de Sirio kaj ke nur sekve li translokiĝis al Aleksandrio de Egiptio, neverŝajnas se oni konsideras ke kaj Eŭsebio de Cezareo kaj Teodoreto subtenas ke li estis naskiĝe aleksandria. Ankaŭ la informoj de Agoj de Arkelao laŭ kiu Bazilido estis “predikanto” inter la persoj, estas certe frukto de konfuzo. Certas, ĉiukaze, ke li havis filon, Isidoro, kiu daŭrigis la instruon de la gnostika majstro. Krome, Bazilido enŝovis du profetojn kiuj lin antaŭanoncis, nomatajn Barkabbas kaj Barkof dum mem pretendis esti ricevinta sugeston rekte de Mateo apostolo por fariĝi disĉiplo de iu Glaŭko, predikisto kiu fieris estinti sekvulo de Petro apostolo kaj ricevinti el tiu la sekretajn doktrinojn de Kristo.

Doktrino kaj etiko redakti

De liaj verkoj restis praktike nenio kaj ne ekzistas gnostikaj atestantoj de tiu epoko; tial, por koni lian doktrinon oni devas reiri al liaj oponantoj:

De Praescriptionibus de Tertuliano, sed probable kompilita ĉirkaŭ 240 kaj bazita sur perdita "Kompendio" de Hipolito;

  • artaj trovitaĵoj de gnostikismo, kiel la gemoj Abraksoj, kaj literaturaj fragmentoj kiel Pistis Sophia, kies lasta parto probable datiĝas ĉe la fino de la 2-a jarcento kaj, kvankam ne pure bazilidana, tamen ilustras la unuan aleksandrian gnostikismon.

Fontoj plimalfruaj estas:

  • Epifanio, Adversus Haereses;
  • Teodoreto el Kiro, Haer. Fab. Comp..

La priskriboj pri la bazilidana sistemo liveritaj de la precipaj fontoj, Ireneo kaj Hipolito, estas tiel diverĝaj inter si ke ili atingas la neakordigeblecon: laŭ Ireneo, Bazilido estis dualisto emananista, dum laŭ Hipolito estis panteisto evoluista. Tamen la di penssistemoj koincidas en la gnostika vizio pri kritanismo.

La doktrina sistemo de la pensisto, laŭ Ireneo (Adversus haereses I, 24), sin bazis sur kosmogonio kiu vidis el la negenerita Patro naskiĝi Nous (intelekto); de tiu la Logos (Racio); el Logos, Phronesis (Prudento); el Phronesis, Sophia (Saĝo) kaj Dynamis (Povo). En tiuj du lastaj naskiĝis: la virto, Arkontoj kaj Anĝeloj kiu kreis la unuan ĉielon. De tiu generado naskiĝis aliaj estaĵoj kiuj konstruis la duan ĉielon, kaj tiel plu, ĝis la atingo de la 366-a ĉielo, ĉiu el tiuj korespondas al anĝela rango (Tia estas la motivo pro kiu la jaro komponiĝas el 356 tagoj). La anĝeloj de la ĉielo, aŭ videbla ĉielo, kreis la materian ĉielon kaj la homojn, ilin dividante en diversaj popoloj. La plej altranga el tiuj estis la Dio de la Malnova Testamento, protektanto de la Hebreoj. Ĉar tiu lasta deziris ke la aliaj nacio (goj) estu submetitaj al sia protektito, la aliaj anĝeloj rezistege oponis. El tio devenas la kontraŭeco al tiu raso ĉe ĉiuj aliaj. la Negenerita kaj Nedifinebla Patro, tion vidinte, sendis sian Unuenaskiton, Nous (tiu kiu estas konata kiel Kristo) por liberigi el la povo de la anĝeloj, jam kontruintaj de la mondo, tiujn kiuj kredus je li. Al la homoj Kristo ŝajnis homo kapabla plenumi miraklojn. Ĉiukaze ne estis Kristo kiu suferis sur la Kruco, sed prefere Simono el Cireno, kiu estis devigita porti la krucon de Kristo kaj fine estis krucumita anstataŭ Kristo ĉar Kristo lin transformis por ke “oni kredu ke temis pri Kristo mem“. dum Kristo ŝajnis Simono. Ĝuste pro tio “se iu konfesas la kredon je la Krucumito, tiu estas ankoraŭ servisto kaj submetito al la povo de tiuj kiuj kreis la korpojn: male, tiuj kiuj lin (la krucumiton) malkonfesos estos liberigita el la povo de tiuj kaj scios la decidojn de la Negererita Patro“.

La bazilidana kosmogonio priskribita de Irenoj pova esti kompletata konsultante la verkojn de Epifanio kaj de Pseŭdo-Tetuliano: la trealta Dio, Negenerita Patro, korespondas al la mistera nomo Abrakso; la anĝeloj kiuj kreis la mondon ĝin ekstrapolis el la Eterna Materio, sed estante la materio la principo de ĉiu malbono, ĝin estas malŝatata de Bazilido kaj lia Kristologio estas esence doceteca: suferi martiriĝon, ili diradi, por konfesi Kriston estas senutile: estus kiel morti pro Simono el Cireno, kaj ne por Kristo.

Bazilido ĉiam rifuzis kaj la emanadon kaj la eternecon de la materio. Tamen lia sistemo enorme multigis la entojn starantajn en la medio kaj aktivantaj por provoki la sinsekven ĉenon de la kosmogoniaj eventoj, en kiu elmerĝas tri filigojn...

Tiu kosmogonio koincidas, kvankam propraj apartaĵoj aŭ mitologaĵoj de ĉiu sistemo, kun tiuj de (Valetino)) kaj Markiono pro la fakto ke, por ili ĉiuj, la materio estas la malbono, ke Dio de la hebreoj distingiĝas el la Dio de Jesuo, ke la Elaĉeto de Jesuo estas sekreta scio efika nur sur la sciantoj...

Verkoj redakti

Ĉar la teorio de Bazilido renversis la tutan kristanismon, lia doktrino estis energie batalata de la Granda Eklezio kaj ĝenerale de Patroj de la Eklezio kiu provis ĉiumomente limigis la influojn de tio skolo. Pro tia opono ankaŭ la verkoj de Bazilido suferis malaperiĝon. Nur el Patroj de la Eklezio koneblas spuroj tri verkoj de Bazilido; ili estas:

  • Evangelio. Origeno parolante pri la Evangelio laŭ Luko asertas ke Bazilido aŭdacis verki Evangelion laŭ Bazilido; ankaŭ Sankta Hieronimo informas pri la samo. Evidente, tiu evangelio estis certe nekanona: laŭ tiu informistoj tiu evangelio elstarigis la dogmojn de la sistemo de Bazilido.
  • Komentario pri la Evangelio en 24 libroj. Klemento el Aleksandrio ĝin nomas "Exegetica"; la “Acta Archelai et Manetis, "Tractatus". Eroj de tiu verko estas registritaj en Stromata, IV, 12-81 kaj en Acta Archelai, LV.
  • Himnoj. Origeno pri ili parolas en noto, kaj la Muratoria kanono de ĉirkaŭ 170 tion komfirmas.

Bazilidanoj redakti

Bazilidismo vivis ĝis la fino de la 4-a jarcento epoko en kiu Epifanio rimarkis la ĉeeston de bazilidanoj en la Nildelto kaj Sulpicio Severo informas ke bazilismo enradikiĝis en Hispanio: eble temas pri la unika ekspansio ekstere de Egiptio. Herezologoj tiutempaj informas ke la filo de Bazilido, Isidoro, verkis precizigante kaj plidisvolviĝante la kosmogonion de la patra sistemo. Tiu Isidoro estis la unika verkisto menciita kiu ellaboris ("Psyche Prosphyes") (pri la provizora animo); kaj alia verko nomata de Klemento el Aleksandrio “Etiko”. Ambaŭ Perdiĝintaj.

Rilate la bazikidan etikon oni konas malmulte. Oni scias ke Bazilido ordonis ke siaj sekvuloj observu, kiel ĉe Pitaroka Doktrino, rigoran silenton (kvinjaran), ke baziladanoj festis la datrevenon de la bapto de Jesuo. Bazilido instruis ke licas manĝi viandaĵon oferitajn al la idoloj, Bazilidanoj sin ornamis per amuletoj kun la vorto “Abrakso” kaj aliaj simbolaj figuroj, kiuj laŭ ili, kuntrenis bonfarajn propecojn.

Ankaŭ se Bazilido estis menciita ĉe ĉiuj Patroj de la Eklezio kiel ĉefo de gnostikismo, la sistemo de Valentino ŝajnas estinti pli popolarigita, same kiel tiu deMarkionismo.

Notoj redakti

  1. Eŭsebio de Cezareo, Prikristana historio, IV.7; Epifanio el Salamis, Panarion adversus omnes haereses , xxiv. 1.
  2. Eŭsebio de Cezareo, Priristana historio, IV.7.
  3. Klemento de Aleksandrio, Stromata, VII.17.
  4. Birger A. Pearson, A Companion to Second-Century Christian "Heretics" Basilides the Gnostic.
  5. Archelao, Agoj de la disputo de Manes
  6. The Basilidian gnosis. (La Baziliana gnozo)

Bibliografio redakti

  • A. Hilgenfeld, Die Ketzergeschichte des Urchristentums, Leipzig 1884, p. 195 sgg.
  • G. Quispel, L'homme gnostique. La doctrine de Basilide, in «Eranos Jahrbuch» XVI 1948, p. 89 sgg.
  • U. Bianchi, Basilide, o del tragico, in «Studi e materiale di storia delle religioni» XXXVIII 1967, p. 78 sgg.
  • A. Orbe, Los "apendices" de Basilide. (Un capitulo de filosofia gnostica), in «Gregorianum», LVII 1976, pp. 81–107; 251-84.
  • R.M. Grant, Place de Basilide dans la théologie chrétienne ancienne, in «Revue des études augustiniennes» XXV 1979, pp. 81–107; 251-84.
  • S Pétrement, Le Dieu séparé. Les origines du gnosticisme, Paris 1984, p. 459 sgg.
  • Testi gnostici in lingua greca e latina, a cura di Manlio Simonetti, Milano 1993, p. 131 sgg.
  • J.-C. Métrope, De la métaphysique et des ses Images. Basilide et les basilidien, EPHE 2003
  • W.A. Löhr, Basilides und seine Schule, Tübingen 1996
  • G. Biondi, Basilide. La filosofia del Dio inesistente, Roma 2005
  • Catholic Encyclopedia, Volumo 2-a Novjorko 1907, Robert Appleton Company. Nihil obstat. 1907. Remy Lafort, S.T.D., Censor. Imprimatur +kardinalo John Murphy Farley, Ĉefepiskopo de Novjorko.

Vidu ankaŭ redakti