Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto (Mazara del Vallo)


La Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto de Mazara del Vallo konstruiĝis en 1093 de Roĝero la 1-a, post voto farita dum batalo en 1072 kontraŭ saracenoj[3].

Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto
katedralomalgranda baziliko
Informaro
Eklezio: Romkatolika
Komunumo: Mazara del Vallo
Diocezo: Episkopujo de Mazara del Vallo
Konsekro: 1093
Titolo: baziliko katedralo
Konstruado: 1086-1093
(rekonstr. 1690-1694[1][2])
Arkitekturisto: nekonita
Pietro Castro (rekonstr.)
Arkitektura tipo: katedralo
Stilo: sicila baroko
Geografia situo 37° 39′ 4″ N, 12° 35′ 25″ O (mapo)37.6511111112.59036111Koordinatoj: 37° 39′ 4″ N, 12° 35′ 25″ O (mapo) f1
Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto (Sicilio)
Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto (Sicilio)
DEC
Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto
Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto
Situo de Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto
Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto (Italio)
Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto (Italio)
DEC
Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto
Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto
Situo de Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto
Map
Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto
Ŝtato: Italio
vdr
Flanka enirejo de la Katedralo, el Republika placo.

Ĉirkaŭ la fino de la 17-a jarcento ĝi radikale transformiĝis, pere de pastro Pietro Castro, en baroka katedralo je bazilika plano, latinkruce, tiom ke el origina konstruado oni povas vidi nur la murojn de la transepto kaj de la absido[3].

Ene, la katedralo havas tri navojn, kie oni povas admiri multajn artaĵojn, el kiuj estas ligna kruco de la 13-a jarcento, tri romanaj sarkofagoj, marmora portalo de la jaro 1525, la marmora ciborio, la Transfiguriĝo (Trasfigurazione itale) -- kiu estas komponaĵo de 6 marmoraj statuoj -- de Antonello Gagini, kaj kelkaj freskoj de Gianbecchina.

En la jaro 1980 la papo Johano Paŭlo la 2-a rangaltigis la katedralon al pontifika malgranda baziliko[2].

Referencoj redakti

  1. Touring Club Italiano - Cattedrale di Mazara del Vallo. Alirita 25-a de marto 2012. itale
  2. 2,0 2,1 Episkopujo de Mazara del Vallo - Kronologio. Arkivita el la originalo je 2013-12-13. Alirita 25-a de marto 2012. itale
  3. 3,0 3,1 Grifeo di Partanna - La Cattedrale di Mazara. Alirita 25-a de marto 2012. itale

Rilataj paĝoj redakti