Baziliko Patrono de Hungaroj (Márianosztra)

Malgranda baziliko Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya-bazilika) [1] estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Márianosztra.

Baziliko Patrono de Hungaroj
Baziliko Patrono de Hungaroj en Márianosztra
Baziliko Patrono de Hungaroj en Márianosztra
paroĥopreĝejomalgranda baziliko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Márianosztra
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Nagymaros
Dato de konsekro 1352, 1729
Statuso malgranda baziliko, paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko (absido), baroko (navo, interna parto)
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr
Pordo al la preĝejo-monaĥejo

Historio redakti

Ludoviko la 1-a (Hungario) donacis lokon al paŭlanoj en 1352, kie nun funkcias la malgranda baziliko. La monaĥoj konstruis kaj preĝejon, kaj monaĥejon, kie estis edukita Jadviga (Pollando). Dum bataladoj la kontraŭ la turkoj la kirko-monaĥejo ruiniĝis, en 1711 helpe de György Széchényi komenciĝis la rekonstruaj laboroj laŭ baroko. Tiam oni kopiis sanktan bildon de Częstochowa por la renovigenda preĝejo. Origine restis nur la absido. La orgeno estis farita en 1774, la pli nova en 1904. En 1786 la paŭlanoj estis forigitaj, samtempe katolika paroĥo estis fondita. En 1989 la paŭlanoj revenis. En 2012 la kirko estis nomumita Bazilika minor.

Konstruaĵo redakti

Malgranda baziliko redakti

La konstruaĵo situas kune kun la monaĥejo en korto. La fasado estas simetria kun du flankaj kvadrataj, malaltaj turoj. Meze funkcias la enirejo. La navo kaj la sanktejo havas la samajn longecojn. La absido estas okangula kun pilieroj. Sub la navo kriptoj etendiĝas. En la sanktejo troviĝas la menciita sankta bildo kun lignaj skulptaĵoj pri sanktuloj. Krom la ĉefaltaro estas ankaŭ 6 flankaj altaroj pri:

 
Interno de la preĝejo
 
La sankta bildo

Monaĥejo redakti

La monaĥejo en la mezepoko estis laŭ rango la 3-a en Hungara reĝlando. Tie edukiĝis ekzemple Benedek Virág, Pál Ányos, Ferenc Verseghy, Georgo Martinuzzi. post forigo de la paŭlanoj la monaĥejo restis malplena, poste dum bataladoj kontraŭ Napoleono ĝi estis hospitalo. Inter 1858-1948 ĝi estis malliberejo por virinoj kun zorgado de manaĥinoj. En 1949 la ŝtato deklaris ĝis propra posedaĵo, en la sekva jaro la sekreta polico estis la zorginto. Dum la Hungara revolucio de 1956 el la malliberejo liberiĝis József Mindszenty.

Kermesoj okazas

Fontoj redakti