Baziliko Saint-Donatien-et-Saint-Rogatien
Baziliko Saint-Donatien-et-Saint-Rogatien estas katolika malgranda baziliko en Nanto, Francio. La preĝejo estis konstruita en malfrua 19-a jarcento kaj dediĉita al sanktuloj Donato kaj Rogato. Ĝi estis altigita al rango de malgranda baziliko en 1889.
Baziliko Saint-Donatien-et-Saint-Rogatien | |||
---|---|---|---|
kristana preĝejo • malgranda baziliko | |||
Loko | |||
Ŝtato | Francio | ||
Regiono | Luarlandoj | ||
Departemento | Loire-Atlantique | ||
Municipo | Nanto | ||
47° 13′ 45″ N, 1° 32′ 33″ U (mapo)47.2292588-1.5424418Koordinatoj: 47° 13′ 45″ N, 1° 32′ 33″ U (mapo) | |||
Bazaj informoj | |||
Religio | katolika | ||
Statuso | Malgranda baziliko | ||
Mapo | |||
Ligiloj | |||
Historio redakti
La konstruaĵo datiĝas de la 19-a jarcento. Ĝi estas dediĉita al S-ta Donato kaj S-ta Rogato.[1] Ĝi estis altigita al rango de malgranda baziliko la 14-an de marto 1889.[2]
Incendio de 2015 redakti
La 15-an de junio 2015 grava incendio okazis en la baziliko. La fajro ekflagris ĉirkaŭ la 8.30 GMT, dum matena Diservo, en la tegmento de la konstruaĵo. La malantaŭo kaj tegmento de la baziliko estis grave damaĝitaj.[1]
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 France basilica fire: Saint-Donatien in Nantes in ruins. BBC News (15 junio 2015). Alirita 15 Junio 2015.
- ↑ Basilica of St. Donatian and St. Rogatian. gcatholic.org. Alirita 15 junio 2015.
Eksteraj ligiloj redakti
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Basilica of St. Donatian and St. Rogatian en la angla Vikipedio.