Baziliko de Superga

La Baziliko de Superga situas sur monteto je deko da kilometroj for de la centro de Torino. Oni konstruis ĝin sur artefarita teraso je 670 metroj alta, kiu ebligas panoraman vidon al la urbo kaj al la Alpoj. Dentorela montfervojo ebligas atingi ĝin.

Baziliko de Superga
katolika preĝejo • religia muzeo • museum for an artifact of industrial archaeology
Loko
Ŝtato  Italio
Regiono Piemonto
Municipo Torino

Geografia situo

45° 4′ 50″ N, 7° 46′ 3″ O (mapo)45.0806194444447.7673666666667Koordinatoj: 45° 4′ 50″ N, 7° 46′ 3″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio Katolika
Dato de konsekro 1-a de novembro 1731
Statuso Baziliko
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Filippo Juvarra
Konstrustilo Rokoko
Konstruado 1717-1731
Mapo
Baziliko de Superga (Torino)
Baziliko de Superga (Torino)
DEC

Map

Ligiloj
Oficiala paĝaro http://www.basilicadisuperga.com/
vdr

Dum la sieĝo de Torino far de la trupoj de la franca reĝo Ludoviko la 14-a, la duko Viktoro-Amadeo la 2-a de Savojo kaj la princo Eŭgenio de Savojo-Karinjano supreniris sur la monteton de Superga por observi la batalon je la 2-a de septembro 1706. Ili votis konstrui kultejon dediĉitan al la Sankta Virgulino Maria, okaze de venko de la piemonta armeo.

La konstruadon oni komencis je la 10-a de julio 1717 sub la gvido de la arkitekto Filippo Juvarra kaj la reĝo de Sardio Karlo-Emanuelo la 3-a de Savojo inaŭguris la bazilikon je la 5-a de novembro 1731, kvankam ĝi ne estis finkonstruita.

Viktoro-Amadeo la 3-a de Savojo ordonis al la arkitekto Francesco Martinez, kiu estis la nepo de Filippo Juvarra, ke li konstruu la kripton de la baziliko. Ĝin oni finkonstruis en 1778. La suverenoj de la Domo de Savojo estas tie entombigitaj, de Viktoro-Amadeo la 2-a ĝis Karlo-Alberto escepte Karlo-Felikso, kiu estas entombigita en la abatejo de Hautecombe. Iliajn funebrajn maŭzoleojn verkis la plej famaj arkitektoj kaj skulptistoj, kiel la fratoj Collino, Agostino Cornacchini, Giovanni Battista Bernero, Pietro della Vedova, Sante Varni, Salvatore Revelli kaj Angelo Cuglierero.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti