Bazmanĝaĵo, foje simple referita kiel baz-varo, estas manĝaĵo kiu estas manĝita rutine, kaj en tiaj kvantoj ke ĝi konsistigas dominan parton de norma dieto en antaŭfiksita populacio, liverante grandan frakcion de la bezonoj de energi-riĉaj materialoj kaj ĝenerale signifan proporcion ankaŭ de la konsumado de aliaj nutraĵoj. La plej multaj homoj vivas de malsufiĉa dieto bazita sur nur malmulto de bazmanĝaĵoj.[1]

Grenoj.
Variaj tipoj de terpomoj.

Ĉefaj manĝaĵoj redakti

Bazmanĝaĵoj varias de loko al loko, sed tipe ili estas nekostaj aŭ facile haveblaj manĝaĵoj kiuj provizas unu aŭ pli el la tri organikaj makronutraĵoj bezonataj por supervivo kaj sano: nome karbonhidratoj, proteinoj, kaj grasoj. Tipaj ekzemploj de bazmanĝaĵoj inkludas tuberajn - aŭ radikajn - kultivaĵojn, grajnojn, guŝojn, kaj aliajn semojn. La bazmanĝaĵo de specifa socio povas esti manĝita tiom ofte kiom ĉe ĉiu tago, aŭ ĉe ĉiu manĝo. Fruaj agrikulturaj civilizoj aprezis la manĝaĵojn kiujn ili establis kiel bazmanĝaĵojn ĉar, aldone al disponigado de necesa nutrado, ili ĝenerale estas taŭgaj por stokado dum longaj tempodaŭroj sen kadukiĝo. Tiaj stokeblaj manĝaĵoj estas la nuraj eblaj bazmanĝaĵoj dum sezonoj de malabundo, kiel ekzemple sekaj sezonoj aŭ malvarm-temperaturaj vintroj, kontraŭ kiuj temporikoltoj estis stokitaj; dum dum sezonoj de abundo pli vastaj elekteblecoj de manĝaĵoj povis esti haveblaj.

La plej multaj plantaj bazmanĝaĵoj estas derivitaj aŭ de cerealoj kiel ekzemple tritiko, hordeo, sekalo, maizo, aŭ rizo, aŭ amelozaj tuberojradiklegomoj kiel ekzemple terpomoj, ignamoj, manĝebla kolokazio, kaj manioko.[2] Aliaj bazmanĝaĵoj estas pulsoj (sekigitaj guŝoj), saguo (derivita de la plantmedolo de la sagua palmarbo), kaj fruktojn kiel ekzemple tiu de la panarbo kaj kuirbananoj.[3] Bazmanĝaĵoj ankaŭ povas esti, depende de la regiono, sorgo, olivoleo, kokosoleo kaj sukero.[4][5][6] La plej multaj bazmanĝaĵoj estas vegetaĵoj, sed en iuj komunumoj fiŝkaptado estas la ĉefa fonto de nutrado.[7]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. United Nations Food and Agriculture Organization: Agriculture and Consumer Protection. Dimensions of Need - Staples: What do people eat?. Alirita 2010-10-15.
  2. Staple foods — Root and Tuber Crops. Arkivita el la originalo je 2009-02-01. Alirita 2015-11-06.
  3. Staple Foods II -- Fruits. Arkivita el la originalo je 2009-02-01. Alirita 2015-11-06.
  4. African Food Staples. Alirita 29a de Majo 2015.
  5. Olive Oil & Health - All Olive Oil. Alirita 29a de Majo 2015.
  6. Answers - The Most Trusted Place for Answering Life's Questions. Answers.com. Alirita 29a de Majo 2015.
  7. Fish as food. Arkivita el la originalo je 2013-11-15. Alirita 29a de Majo 2015.