Bazuko (venas el la angla bazooka) estas tubo, kiu pafas kontraŭtankajn raketojn je mallonga distanco de sur la ŝultro. Ĝin uzis la usona armeo en la dua mondmilito. La germana armeo uzis similan nomata pancerfaŭsto, kiu elpafis ne raketojn sed grenadojn.

Bazuko estas glata ŝtaltubo, kiu longas 1,5 m, malfermita ambaŭfine, havas prenilon, ŝultroapogilon, ellasilon kaj celfendon. Ĝi pezas 6,8 kg, havas diametron de 60 mm kaj oni povis elpafi raketojn longajn de 483 mm. La raketo entenis grandefikan eksplodaĵon de pentolito (225 g), kiu povis trarompi eĉ kirason dikan de 127 mm.

Dum la Koreia milito, oni uzis la Superbazukon M20, kiu havis aluminian tubon kun diametro de 89 mm kaj elpafis 4-kg-an raketon kun 0,9 kg RDX/TNT eksplodaĵo.

Malavantaĝo de la bazuko estas, ke la tubo estas tro longa kaj peza, la atingopovo do malgranda (110 m). Pro tio, la usona armeo ŝanĝis en la Vjetnama milito al malpeza kirasrompa armilo (LAW) (ekz. M72, unufoje uzebla, kun pezo de 2,3 kg, atingopovo de 320 m).

Ĝenerale redakti

Bazuko konsistas el tubo kaj balistika raketa pafaĵo. La repuŝa energio de la bazuko estas egaligita per la malantaŭen moviĝanta maso kaj la gaskvanto. Ĝi aperas kiel retroradio. La uzado de bazuko kaŭzis la pluevoluon de la kirasa teknologio de la tankoj.

Historio redakti

Usono evoluigis la bazukon kun kalibero de 44mm por Rusio. La "Super-Bazuko" estis 3,5-cola (89 mm) -pafilo M20 kaj posteulo de la originala bazuko M9A1 de la dua mondmilito (2,36 coloj).

La nomo "bazuko" devenis de muzika instrumento, kio similas la batalilon. La muzika bazuko estis invento de usona radio-humuristo Bob Burns.

vidu ankaŭ redakti

pancerfaŭsto

Eksteraj ligiloj redakti