Bełżyce

urbo en nuntempa Pollando

Ĉi tiu artikolo ne rilatas al Ekstermejo Bełżec.



Bełżyce

Blazono

Blazono
urbo
Bełżyce (Pollando)
Bełżyce (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Bełżyc
Provinco Lublinio
Distrikto Distrikto Lubelski
Komunumo Komunumo Bełżyce
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1417 ... 1869 kaj ekde 1958
Koordinatoj 51° 11′ N, 22° 16′ O (mapo)51.18333333333322.266666666667Koordinatoj: 51° 11′ N, 22° 16′ O (mapo)
Areo 23,46 km²
Loĝantaro 7090 (en 2005)
Loĝdenso 302,6 loĝ./km²
Poŝtkodo 24-200
Telefona antaŭkodo 81
Aŭtokodo LUB
TERYT 3060909014
Estro Bogdan Zdzisław Czuryszkiewicz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Lubelska 3
Poŝtkodo de estraro 24-200
Telefono de estraro 81 517-27-28
Fakso de estraro 81 517-27-28
Komunuma retejo http://www.belzyce.pl
vdr

Bełżyce estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Lublin.

Germana okupado redakti

Dum la dua mondmilito, septembre 1939 Bełżyce okupis germana armeo. La urbo ektroviĝis en la distrikto Lubelski de Ĝenerala Gubernio. En 1940 germanoj establis geton, al kiu alveturigis judojn de Szczecin (300 personoj), Krakovo (500 personoj) kaj Lublin (500 personoj). En majo 1942 alvenis transporto kun kelkaj miloj de judoj el Germanio. Oktobre 1942 ĉirkaŭ 3 mil judoj estis forveturigitaj al ekstermejo Sobibor. Marte 1943 germanoj likvidis geton, forveturigante ĉiujn judojn al sia koncentrejo Majdanek. Parton de judoj oni pafmortigis surloke, kaj ĉ. 600 forveturigis al trudlaborejo en Budzyń. Dum la germana okupado ĉi tie pereis 3,5 mil personoj, 60% de loĝantaro. Sur tombejo en Bełżyce staras kolektiva tombo de enprizonigitoj el Majdanek. En 1942 la konstruaĵon de brandofarejo (antaŭa kastelo) oni trakonstruis al laktoproduktejo. Komence de aŭgusto 1944 ekfunkciis elektrejo priservanta Bełżyce kun apudaj lokoj.

Post 1945 redakti

La 20-an de februaro 1946 taĉmento de WiN (Libero kaj Sendependo) komandata de "Renek" konkeris gardejon de milico en Bełżyce detruante dokumentojn kaj aparatojn. Oni pafmortigis gardejestron. La 23-an de junio 1946 surkampe apud Bełżyce oni pafmortigis armean referanton de Distrikta Estraro en Lublin Mieczysław Piątkowski. La 23-an de septembro 1946 – pli ol 30-membra taĉmento de WiN komandata de anstataŭanto de Hieronim Dekutowski - "Zapora" kapitano Aleksander Głowacki pseŭdonomo "Wisła" – konkeris gardejon de Civitana Milico en Bełżyce. Post ties ruinigo retiriĝis al Arbaro de Krężnica kaj tie organizis embuskon apud la ŝoseo Bełżyce — Chodel. Matene la 24-an de sepembro eniris ĝin postkura grupo konsistanta el 30 soldatoj el Mazovia Unuo de Korpuso de Interna Sekureco, 20 funkciuloj de Civitana Milico kaj 3 laborantoj de Sekureca Ofico. 14 soldatoj kaj 4 milicanoj pereis, la taĉmento de WiN akiris kelke da ŝarĝaŭtoj, radiostacion kaj multe da armiloj sen propraj perdoj.

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti