Beaufort (Nordo)

komunumo en Francio
(Alidirektita el Beaufort (Nord))

Beaufort, prononco [bofɔʁ] (Pri tiu ĉi sono aŭskulti), estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Nord de la regiono Hauts-de-France (prononco [o dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio"). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 024 loĝantoj sur areo de 12,76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 80 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille, la centra parto de la departemento, kaj al la kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe.

Beaufort
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Hautmont
INSEE kodo 59058 [+]
Poŝtkodo 59330
Kodo laŭ INSEE 59058
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 024  (2021) [+]
Loĝdenso 80 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 13′ N, 3° 58′ O (mapo)50.2153.9644444444444Koordinatoj: 50° 13′ N, 3° 58′ O (mapo) [+]
Alto 154 m - 207 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 12,76 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Beaufort (Nord)
Beaufort (Nord)
DEC
Beaufort
Beaufort
Situo de Beaufort
Beaufort (Francio)
Beaufort (Francio)
DEC
Beaufort
Beaufort
Situo de Beaufort

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beaufort (Nord) [+]
vdr
Blazono de Beaufort.
Blazono de Beaufort.

Geografio redakti

Beaufort estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Hautmont, kiu situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.

La vilaĝo Beaufort troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Beaufort etendiĝas sur 12,76 km².

Historio redakti

La nomo de la vilaĝo devenas de turo konstruita en 1173 de la grafo de Henegovio por defendi la henegovian landon kontraŭ la landsinjoro de Avesnes-sur-Helpe. Tiu tereno estis finfine heredita de Avesnes en la 14-a jarcento.

Vidindaĵoj redakti

Ankoraŭ videblas la ruinoj de la ĉefturo, kiu datiĝas de la 12-a jarcento kaj estas kromnomita "tour sarrasine". La loka preĝejo datiĝas parte de la 16-a, parte de la 18-a jarcentoj. Ĝia navo ĉefe konsistas el brikoj, kaj ĝia turo havas kvadratan aspekton.

Administrado redakti

Beaufort apartenas al la kantono de Hautmont, kies ĉefurbo estas Hautmont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti