Beboĉareto

veturilo

Beboĉareto estas veturilo por kuŝa aŭ sida transporto de bebojinfanoj.

Historia beboĉareto (ĉ. 1910)
Beboĉareto 1904
Historia beboĉaro kun risorto kiel ĉe ĉaroj kaj sunŝirmilo
Reloj por beboĉareto ĉe ŝtuparo

Gravaj ecoj de beboĉaretoj estas:

  • uzo de ekologiaj aŭ almenaŭ ne domaĝigaj materialo
  • sekurrimenoj, risortoj
  • nerenverseblo
  • kontraŭpluva kaj kontraŭsuna ŝirmiloj
  • rulkapablo
  • pezo
  • grandeco (transporto en aŭtotramo)
  • altecregulebla puŝilo

Tipoj redakti

Por diversaj bezonoj, ekzistas ankaŭ diversaj tipoj de beboĉaretoj sur la merkato, inter ili lastatempe la jenaj:

  • Por ĝemeloj dulokaj beboĉaretoj, aŭ unudirektaj (ambaŭ beboj sidas samdirekte) aŭ dudirektaj (la beboj sidas unu fronte al la alia).
  • Triciklaj beboĉaretoj, t.e. kun tri radoj anstataŭ kvar kiel tradicie.
  • Por tiuj infanetoj kiuj jam sidas, altaj infanĉaretoj, kie la infano estas preskaŭ samnivela al plenkreskuloj; ofte ili estas triciklaj.
  • Kun akompanantoj, t.e. beboĉaroj, kie la bebo sidas kaj pli aĝa infano staras malantaŭ ĝi.

Alternativoj redakti

En Eŭropo dum longa tempo forgesita, sed ekde la 1970-aj jaroj pli kaj pli populara alternativo al beboĉareto estas la portado de beboj ĉe la korpo. Ekzistas multaj diversaj portiloj, el kiuj la beboŝultrotuko estas la plej diversuzebla.

Bibliografio redakti

  • Sturm-Godramstein, Heinz: Kinderwagen gestern und heute. Books on Demand GmbH, Norderstedt, 2001, 978-3831122127.
  • Der Kinderwagen, in: Stephen van Dulken: Das große Buch der Erfindungen. Ideen, die Geschichte machten. Artemis & Winkler, 2. Aufl. 2005, ISBN 3-538-07187-X, S. 31f

Eksteraj ligiloj redakti