Bechyně (kastelo)

49° 18′ N 14° 28′ O / 49.300 °N, 14.467 °O / 49.300; 14.467 (mapo)

Kastelo Bechyně situas en samnoma urbeto en Ĉeĥio, Sudbohemia regiono, distrikto Tábor.

Historio redakti

Origine burgo, konstruigita en 1268 de la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a, konkerita dum la husanaj militoj en la 15-a jarcento. En 1569 aĉetita de Petr Vok, membro de la plej potenca sudbohemia nobela familio Rožmberk. Tiam ĝi estis vaste rekonstruita je ampleksa reprezenta renesanca kastelo. En 1596 la kastelon aĉetis familio Šternberk, en 1761-1948 posedis ĝin familio Paar el Lombardio.

Nuntempe la kastelo estas denove en privata poseda kaj ekde majo ĝis septembro ĝi estas malfermita por publiko.

Vidindaĵoj redakti

  • kastela ekspozicio kun historia meblaro kaj unika pentrista kaj stuka ornamo; la plej rimarkindaj estas riĉe pentroornamita nuptosalono de Petr Vok, lia dormoĉambro kaj armilejo kun renesanca kaseda plafono
  • en eksa grenejo trovigas nun Muzeo de skuptisto V.Preclík kaj bildoj de pentristoj de la artogrupo "Umělecká Beseda"
  • en eksa kastela bierfarejo troviĝas Internacia ceramika muzeo, filio de Sudbohemia galerio Aleš
  • en eksa ĉevalrajdejo troviĝas salono por muzikaj kaj teatraj spektakloj
  • la kastelo estas ĉirkaŭita de angla parko kun malgranda bestoĝardeno
  • el la teraso de la kastela parko videblas unika teknika memorindaĵo - la Ponto de Bechyně kun unusola betona pontoarko

Literaturo redakti

Esperantlingva redakti

  • Papírníková, Irena - Kozel, Bohumil: Albumo de sudbohemiaj memorindaĵoj. Burgoj kaj kasteloj. České Budějovice: Esperanto-klubo "La Progreso", 1980. 40 p.

Ĉeĥlingva redakti

  • Bůžek, Václav: Dvory velmožů s erbem Růže. Praha : Ml. fronta, 1997. 315 p. ISBN 80-204-0651-4
  • David, Petr: Táborsko. Praha : S & D, 2006. 191 p. ISBN 80-86899-97-7
  • Doležalová, Jiřina: Mezi Lužnicí a Otavou. Praha : Regia, 2004. 205 p. ISBN 80-86367-37-1
  • Krajíc, Rudolf: Bechyně. Praha : Pressfoto, 1987. 80 p.

Eksteraj ligiloj redakti