Beckenried

komunumo de Svislando

Beckenried estas komunumo en Kantono Nidvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 3 231 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Beckenried
Blazono de Beckenried
Beckenried
komunumo en Svislando
Kantono Nidvaldo
Distrikto En Kantono Nidvaldo ne ekzistas distriktoj
Geografia situo CH1903: 678525 / 202681 (mapo)46.9705555555568.4705555555556Koordinatoj: 46° 58′ N, 8° 28′ O; CH1903: 678525 / 202681 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3231
Areo 32,95 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 6375
Komunumkodo 1501
Mapo de Beckenried
vdr

Geografio redakti

Beckenried situas ĉe la bordo de Kvarkantona Lago. Supre de Beckenried en sudo troviĝas la skiregiono Klewenalp, kiu atingeblas ek de la vilaĝo per aertelfero.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Beckenried limas en nordo aliflanke de la Kvarkantona Lago al Gersau (Kantono Ŝvico), oriento al Emmetten, en sudo al Isenthal (Kantono Urio), en sudokcidento al Wolfenschiessen, en okcidento al Oberdorf kaj Buochs, kaj en sudokcidento aliflanke de la lago al Ennetbürgen.

Trafiko redakti

 
Pramŝipo de Beckenried al Gersau

La komunumo Beckenried atingeblas per buso ek de Stans aŭ per ŝipo sur la Kvarkantona Lago ek de Lucerno. Krome ekzistas pramo trans la lago al Gersau en Kantono Ŝvico. De Beckenried aertelfero kondukas al Klewenalp.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Lucerno al Gotardo-Pasejo. La komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A2, kiu ankaŭ pasas tra la komunuma teritorio.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Beckenried datiĝas el la jaro 1314 kiel Beggenriet [1].

La du loĝturoj Retschrieden kaj Isenringen dum la 13-a jarcento estis la sidejoj de du influhavaj nobelaj familioj. En la jaro 1323 Johann de Arbergo ricevis kiel reprezentanto de la Sankta Romia Imperio la glorigon de la tri prakantonoj. Ĝis en la 17-a jarcento Beckenried plurfoje estis la kunsidejo de la Dieto de la Svisa Ĵurkomunumo.

Ĝis la jaro 1638 Beckenried apartenis al la paroĥo Buochs, ek de tiam ĝi formas propran paroĥon. Unua kapelo jam estis menciita en la jaro 1323. La hodiaŭa preĝejo estis konstruita de 1792 ĝis 1807 de Niklaus Purtschert.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Hansjakob Achermann: Artikolo pri Beckenried en la Historia Leksikono de Svislando, 10.06.2004

Eksteraj ligiloj redakti