Beckova burgo (devenaj nomoj: Blundus, Bolondos) estas rekonstruita ruino de burgo sur kruta, 70 metroj alta roko super municipo Beckov. De malproksime estas bone videbla silueto. La burgo kun la areo estas Nacia kultura memorindaĵo.

Beckov
(Blundus, Bolondos)
Burgo
Vido al la burgo
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Trenčín
Distrikto Nové Mesto nad Váhom
Municipo Beckov
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaro Považský Inovec
Situo Burgo Beckov
 - koordinatoj 48° 47′ 27″ N 17° 53′ 53″ O / 48.79083 °N, 17.89806 °O / 48.79083; 17.89806 (mapo)
Stilo Gotiko
Estiĝo 12-a jarcento
Por publiko publike alirebla
Plej facila aliro Beckov
Situo de burgo Beckov en Slovakio
Situo de burgo Beckov en Slovakio
Situo de burgo Beckov en Slovakio
Situo de burgo Beckov en Regiono Trenčín
Situo de burgo Beckov en Regiono Trenčín
Situo de burgo Beckov en Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Beckov Castle
Retpaĝo: www.hrad-beckov.sk
Portalo pri Slovakio
Map

Historio redakti

La burgon kiel malnovan jam rememorigas Kroniko de Anonimo (Gesta Hungarorum) el la 12-a jarcento. Konfirmis tion ankaŭ arkeologia esploro, laŭ kiu la plej malnova loĝigo de la burga roko devenas el ŝanĝo de jarcento.

La kalkoŝtona roko super travadejo de Váh sur limo de Trenĉina kaj Nitra departementoj havis grandan strategian signifon, kaj tial oni ĉi tie konstruis en la 13-a jarcento ŝtonan burgon. Ĝi konsistis el kvaredra turo kun ŝirma muro, al kiu oni alligis burgan duetaĝan palacon. En tempo de kresko de potenco de Mateo Ĉak de Trenčín Beckov apartenis sub lian potencon. En la dua duono de la 14-a jarcento en Beckov aperas Stiboridoj, devene el Pollando, kiuj prezentis tiutempe unun el la plej potencan dinastion de Hungara reĝlando. Dum ilia regado la burgo, el kiu ili farigis centron de siaj ampleksaj posedaĵoj, supervivis sian plej grandan gloron.

En paso de la 14-a al la 15-a jarcento oni alpaŝis al ties grandampleksa rekonstruo, dum kiu ili plialtigis la burgajn turojn kaj konstruis supran gotikan palacon kun kavalira ĉambrego kaj kapeleto. En mezo de la 16-a jarcento sekve de turka danĝero oni fortikigis la burgon. Tiam oni konstruis en la malsupra kortego kanonan turon kaj plialtigis perimetrajn murojn de la burgo. Tiutempe la burgo estis en posedado de familio Bánffy-idoj. Post ilia formortiĝo en la jaro 1646 dividis la burgon kaj senjorujon iliaj sekvantoj. Sed tiuj jam tiom ne zorgis pri la riparado kaj la burgo komencis malrapide malflori. Incendio, kiu eksplodis en la burgo en la jaro 1727, neniigis plimulton de la konstruaĵoj kaj ekde tiu tempo ĝi estas forlasita.

La historion de la burgo dokumentas Muzeo Beckov.

Ekstero redakti

La ruinoj de la supra kaj la malsupra burgoj estas restaĵoj de la palacoj, mastrum- kaj defendkonstruaĵoj kaj remparoj. Rimarkinda estas malfermita nefinita granda kanona bastiono en la malsupra kortego. Tipologie aparta estas la supra, regule limigita kortego, alirebla foje tra subveturejo, ĉirkaŭita per restaĵoj de la palacaj konstruaĵoj kaj iama enireja fasado de la kapeleto.

La nuntempa stato redakti

Nuntempe la areo estas alirebla por la publiko. Post la rekonstruo, kiu savis kelkajn konstruaĵojn de la supra burgo, tiu havas iam tian konservitan karakteron. Ankoraŭ ne estas finrekonstruita malantaŭa parto de la burgo - stiboridaj palacoj, kapeleto, la suba burgo kun puto, la enirpordego, la grandega kanona bastiono -en bazplano n-ro 15.

Aliro redakti

En municipo Beckov rekte el placeto kondukas dekstren laŭlonge laŭ familiaj domoj vojo. La burgo estas alirebligita por la publiko.

Bildaro redakti