Behbahan

urbo en Irano

Behbahan, (perse بهبهان‎) estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Ĥuzestano, en sudokcidenta Irano.

Behbahan · بهبهان
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Ĥuzestano
Telefonkodo 0671
Demografio
Loĝantaro 122 604  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 36′ N, 50° 15′ O (mapo)30.59583333333350.241666666667Koordinatoj: 30° 36′ N, 50° 15′ O (mapo) [+]
Alto 325 m [+]
Horzono UTC+03:30
Behbahan · بهبهان (Irano)
Behbahan · بهبهان (Irano)
DEC
Behbahan · بهبهان
Behbahan · بهبهان
Situo de Behbahan · بهبهان

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Behbahan [+]
vdr
Pordego kaj monumento en Behbahan

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Behbahan situas en montetaro 59 kilometrojn de Haveno Dejlam (ankaŭ de Persa Golfo), 128 kilometrojn de la najbara provinca ĉefurbo Jasuĝo, 168 kilometrojn de la propra provinca ĉefurbo Ahvazo, 578 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].

Historio redakti

Behbahan dum la Sasanida Imperio estis konata kiel Arajan, kies ruinoj situas norde de la urbo. Efektive la nuna loknomo aperis nur en la 14-a jarcento. Behbahan estis deklarita urbo en 1937. En la lastaj jardekoj modernaj kvartaloj estis konstruitaj.

 
Pordego de Behbahan

Ekonomio redakti

Behbahan estas komerca centro pri cerealoj, daktiloj, citrusoj.

Trafiko redakti

Ŝoseo Ahvazo-Ŝirazo trapasas Behbahan, krome estas loke gravaj vojoj. Ankaŭ flughaveno funkcias (kodo:OIAE).

Klimato redakti

En Behbahan la klimato malofte varias. Ĝi estas plejparte dezerto-simila klimato kun tre varmaj tagoj kaj malvarmaj noktoj. La averaĝa temperaturo varias inter 17-31 °C, somere eĉ estas 50 °C, vintre malofte frostopunkto. La meza jara pluvokvanto estas 325 mm. Inter junio-oktobro ne pluvas.

Vidindaĵoj redakti

  • proksimume 60 moskeoj
  • bazaro
  • biblioteko
  • muzeo malfermita en 2006 pri arkeologiaj kaj etnografiaj pecoj; en la ĉeefa halo estas ekspoziciitaj objektoj rilataj al la moroj de la loka loĝantaro (geedziĝo kaj terkulturaj ceremonioj) kaj tradiciaj vestaĵoj, en aliaj ĉambroj estas modelo de tradicia loĝejo, virinaj juvelaĵoj, specimenoj de skribaĵoj kaj moneroj de diversaj periodoj

Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans