Beira estas grandurbo, ĉefurbo de provinco Sofala, la dua plej granda urbo kaj marhaveno en Mozambiko.

Beira
urbo • municipality of Mozambique • urbego
Administrado
Poŝtkodo 2100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 530 604  (2019) [+]
Loĝdenso 838 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 50′ S, 34° 51′ O (mapo)-19.83333333333334.85Koordinatoj: 19° 50′ S, 34° 51′ O (mapo) [+]
Alto 14 m [+]
Areo 633 km² (63 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Beira (Mozambiko)
Beira (Mozambiko)
DEC
Beira
Beira
Situo de Beira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beira [+]
vdr
Katedralo de Beira
Lumturo de Beira

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Beira situas sur ebenaĵo laŭ la maro ĉe enfluejo de malgranda rivero Pangue en mezorienta parto de la lando. La ĉefurbo Maputo troviĝas je 725 km-oj.

Historio redakti

Portugaloj fondis la vilaĝon en 1890 laŭ tiama nomo "Chiveve". La loĝantoj konstruis havenon kaj fervojon por Rodezio. La loko urbiĝis en 1907. En 1966 nova stacidomo konstruiĝis. En 1975 pro la sendependiĝo granda parto de la portugaloj forlasis la urbon. Inter 1977-1992 pro enlanda milito la urbo malevoluis. En 2000 inundo okazis en la proksimeco, sekve multe da rifuĝintoj alvenis.

Klimato redakti

Beira havas tropikan malsekan savanan klimaton. De oktobro ĝis februaro musono regas. Jare pluvas po 1478 mm. La temperaturo varias averaĝe inter novembro-februaro preskaŭ 40 °C, dum la ceteraj monatoj malpli almenaŭ 10 °C-ojn.

Trafiko redakti

Beira havas vojojn kaj fervojajn liniojn al la norda parto de la lando kaj al Zimbabvo. Estas ankaŭ haveno kaj internacia flughaveno. Pramo trafikas al la proksimaj havenurboj.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti