Bekfluto

Ligna blovinstrumento

Bekfluto estas ligna blovinstrumento el la familio de fajfilaj flutoj, kiu inkluzivas ankaŭ stanfajfilojn kaj okarinojn. Oni blovas bekfluton ĉe la supra ekstremo kaj ĝian buŝon ŝtopas ligna ŝtopilo, konata kiel "bloko". La nomo de la "bekfluto" devenas de la formo de la buŝaĵo, kiu similas al beko kaj ofte estas nomita "beko". Bekfluto havas truojn por sep fingroj kaj por la dikfingro de la supra mano, per kiuj oni produktas la diversajn tonaltojn.

BEKFLUTO
Bekfluto
Bekfluto
Klasifiko Ligna blovinstrumento
Ton-amplekso Du oktavoj
Fabrikistoj Fabrikistoj de Bekflutoj
vdr

Ekde mezepoko la bekfluto estis populara, sed ĝia uzo maloftiĝis en la 18-a jarcento. Ĝi populariĝis denove en la 20-a jarcento, por prezentadoj kaj muzikinstruado, allogante amatorajn ludistojn. Nuntempe oni ofte taksas ĝin muzikilo por infanoj, sed ekzistas multaj ludistoj lertegaj, kiuj kapablas montri ĝian tutan eblecon kiel solomuzikilo. La sono bekfluta estas rimarkinde pura kaj dolĉa, parte ĉar en la sono mankas harmonoj supraj kaj superregas harmonoj neparaj.[1]

Bekflutotipoj redakti

La bekfluta familio redakti

Ekzistas bekflutoj diversgrandaj. Sed, malgraŭ la fakto, ke ĉiu bekfluto ludas nur du oktavojn, ensembloj de bekflutoj povas ludi tra sep oktavoj. Ili plej ofte agordiĝas en C aŭ F, kvankam muzikiloj en D, G kaj E-bemolo foje uziĝis. Fakte, ili ankoraŭ troveblas hodiaŭ, precipe la bekfluto en D, nomata "voĉfluto". La suba tabelo montras la tutan familion de muzikiloj en C kaj F. La plej oftaj solmuzikiloj de la bekflutfamilio estas la sopranbekfluto (ankaŭ nomata diskanto) kaj aldbekfluto (ankaŭ nomata "trebel"-o). En lernejoj la sopranbekfluto plej ofte uziĝas. La plej grandaj bekflutoj, pli grandaj ol la basbekfluto, estas malpli ofte uzataj, ĉar ili estas multekostaj kaj la grandego igas ilin malfacile manipuleblaj. Foje oni produktis eksperimentan garklajneton, ĉe kvarto super la garklajnbekfluto, sed ĝi estis tro malgranda por akcepti fingrojn de plenkreskuloj.[2]

Bekflutfamilio
Muzikiloj en C Tonetendo Muzikiloj en F Tonetendo
Garklajnbekfluto en c''' (C6)
aŭ sopranissimabekfluto
  Sopranetbekfluto en f'' (F5)
 
Sopranbekfluto en c'' (C5)

aŭskultu ĝin
  Aldbekfluto en f' (F4)
 
Tenorbekfluto en c' (C4)   Basbekfluto en f (F3)  
Basegabekfluto en c (C3)
aŭ kvarta-basbekfluto
  Kontrabasbekfluto en F (F2)
aŭ grandabasbekfluto
aŭ sub-basbekfluto
 
Sub-kontrabasbekfluto en C (C2)
aŭ kontra-grandabasbekfluto
aŭ kontrabasbekfluto
  Sub-sub-kontrabasbekfluto en FF (F1)
aŭ Duobla-kontrabasbekfluto
(oktokontrabasbekfluto)
 

Ĉe la pli grandaj bekflutoj, la distanco inter la fingrotruoj estas tiel granda, ke oni ne povas pligrandigi ĝin. Tial bekflutoj ekde la grandeco de tenorbekfluto havas klavojn por faciligi fermion de la truoj. Krome, la plej grandaj bekflutoj estas tiel longaj, ke ne eblas atingi samtempe la busaĵon per la lipoj kaj la klavojn per la fingroj. Tial bekflutoj pli grandaj ol la basbekfluto (kaj ofte ankaŭ basbeflutoj) havas longajn, kurbajn pipojn (nomatajn "bokal-ojn"), kiuj kondukas la spiradon al la ventvojo.

Materialo redakti

Nuntempe bonkvalitaj bekflutoj estas faritaj el gamo de diversaj malmolaj lignoj, ekzemple pirligno, ĉerizoligno, buksligno, acerligno, ebonligno kaj palisandro, kun bloko el cedroligno ruĝa.[3] Meze de la 20-a jarcento fabrikistoj ekfaris bekflutojn el bakelito kaj (pli sukcese) el plasto, kio igis ilin malmultekostaj kaj rapide produkteblaj. Malgraŭ tio, ke muzikiloj por profesiuloj preskaŭ ĉiam estas faritaj el ligno, la plej multaj bekflutoj estas nun faritaj el plasto, ĉar ili estas pli malmultekostaj ol la lignaj instrumentoj. Krome, plastaj bekflutoj estas pli facile prizorgitaj, kaj kondensaĵo pro spirado ne okazigas ŝvelaĵon en la ventvojo. Multaj nuntempaj plastaj bekflutoj estas tiel bonaj, kiel la plej malmultekostaj lignaj bekflutoj, kaj iuj eĉ pli bonaj. Muzikiloj por komencantoj, kiel oni trovas ĉe ensembloj de infanoj, kutime estas el plasto kaj oni bezonas nur malmulte da mono por aĉeti ilin.

La plejmultaj modernaj bekflutoj baziĝas je barokaj muzikiloj, sed iuj fakistaj fabrikistoj faras kopiojn de la pli fruaj renesancaj muzikiloj. Ĉi tiuj muzikiloj havas pli larĝan, malpli konusan boraĵon, kaj kutime laŭtan, malpli dolĉan sonon.

Novaj enkondukaĵoj modernaj redakti

En la frua 20-a jarcento Peter Harlan disvolvis bekfluton kun iomete pli facila fingrado. Ĉi tio nomiĝas fingrado germana (en la franca: doigté moderne). Ĉe bekfluto kun tia germana fingrado la kvina truo estas pli malgranda ol la kvara, dum ĉe bekfluto baroka la kvara truo estas pli malgranda ol la kvina truo. La ĉefa malsameco pri fingrado estas por ‘F’ (ĉe la bekflutoj en C) kaj ‘B-bemolo (ĉe la bekflutoj en F). Por ludi ĉi tiun noton per baroka bekfluto, oni devas uzi la fingradon 0 123 4 67. Ludante novsisteman bekfluton (germana fingrado), oni devas uzi la fingradon 0 123 4. Germana fingrado estiĝis populara en Eŭropo, precipe en Germanio, dum la 1930-oj, kaj troviĝas nun en diversaj partoj de la mondo, inkluzive de Japanio. Sed Theodor Adorno kritikis tiajn bekflutojn, ĉar laŭ li ili havas malpli bonan agordon de diesoj kaj bemoloj, kaj sonon "banalan kaj infanecan".[4]

Nuntempe oni produktas bekflutojn kun novaj dizajnoj. Unu tipo estas bekflutoj grandaj (basbekflutoj, basegabekflutoj, k.c.) kun kvadrata sekco, kiuj estas muntitaj el lignotavoloj, anstataŭ ĉizitaj el granda lignobloko.[5] Ĉi tiuj flutoj havas plenan serion de klavoj, por faciligi atingon de ĉiu fingrotruo, kaj boraĵon faldan, kiu ebligas al la bekflutisto ludi sidante. Malgraŭ tio, ke ili ne ŝajnas elegantaj, ili estas pli malmultekostaj kaj pli laŭtaj ol aliaj befklutoj de sama grandeco. Alia areo de evoluo estas bekflutoj kun kromaj klavoj kaj redizajnita boraĵo[6], kio ebligas:

  • malpli laŭtajn notojn altajn
  • ludadon de dinamikoj sen uzi fingradon nekutiman
  • pli laŭtajn notojn malaltajn
  • pli facilan ludadon de la notoj en la tria oktavo.

Ĉi tiuj novaj dizajnoj faciligas ludadon de muzikpecoj originale verkitaj por la fluto transversa, kaj estas pli aŭdeblaj, kiam ludataj per muzikiloj modernaj.

Kiel oni ludas bekfluton redakti

Oni ludas la bekfluton vertikale. La ludisto delikate tenas la finon de la buŝaĵo per la lipoj kaj blovas en la muzikilon. La ligna bloko (A) en la buŝaĵo direktas la spiradon de la ludisto laŭ konduktubo (B) nomata la "ventvojo". Elirante tra la ventvojo, la spiro direktiĝas kontraŭ malmola rando (C) nomata la "labio", kiu devigas la aerkolumnon oscili. (La ventvojo formas la aerfluon kaj kondukas ĝin al la labion, do estas neniu bezono formi buŝtenon per la lipoj.) Fingrotruoj en la antaŭo kaj malantaŭo de la muzikilo modifas la longecon de la aerkolumno kaj tiel modifas la tonalton de la produktata noto. La truo ortangula ĉe la supro de la bekfluto nomiĝas la "fenestro".[7]


Kversekco de la kapartiko bekfluta Partoj de la bekfluto
 
 
FINGRADO BEKFLUTA
Unua Oktavo Dua Oktavo Tria Oktavo
Noto Truo
0
Truo
1
Truo
2
Truo
3
Truo
4
Truo
5
Truo
6
Truo
7
Truo
0
Truo
1
Truo
2
Truo
3
Truo
4
Truo
5
Truo
6
Truo
7
Truo
0
Truo
1
Truo
2
Truo
3
Truo
4
Truo
5
Truo
6
Truo
7
F(C) X X X X X X X X X O X O O O O O / X O O X X O O
F(C)-dieso X X X X X X X / O X X O O O O O / X O X X O X X
G(D) X X X X X X X O O O X O O O O O / X O X X O X X
A(E)-bemolo X X X X X X / O O O X X X X X O
A(E) X X X X X X O O / X X X X X O O
B-bemolo(F) X X X X X O X X / X X X X O X O
B(F-dieso) X X X X O X X O / X X X O X O O
C(G) X X X X O O O O / X X X O O O O
C(G)-dieso X X X O X X / O / X X O X O O O
D(A) X X X O O O O O / X X O O O O O
E(B)-bemolo X X O X X O O O / X X O X X X O
E(B) X X O O O O O O / X X O X X O O


KIEL LA FINGROJ KAJ LA TRUOJ NOMBRIĜAS
La Fingroj La Truoj
 
 
 

La tongamo bekfluta estas ĉirkaŭ du oktavoj. Jen la tabelo de fingradoj bekflutaj. La nombroj ĉe la supro respondas al la fingroj kaj la truoj de la bekfluto, laŭ la bildoj. En la tablo, "X" signifas truon fermitan, "O" signifas truon malfermitan kaj "/" signifas truon duonfermitan. La noton ĉe du oktavoj kaj duontono super la plej malalta noto (C# por la sopran-, tenor- kaj baseg- bekflutoj: F# por la sopranet-, ald- kaj bas- bekflutoj) oni normale povas ludi nur per kovrado de la fino sonorila, kutime kontraŭ la femuro aŭ kun speciala klavo sonorila.

La plej malaltaj skalgradoj kromataj - la duontono kaj la trito minora super la plej malalta noto - ludiĝas per nur parta kovro de truo; tia tekniko nomiĝas "duontruo". La plejmultaj modernaj bekflutoj estas konstruitaj kun duoblaj truoj aŭ klavoj pro faciligi la ludon de tiuj notoj. Aliajn skalgradojn kromatajn oni ludas per "forka" fingrado: t.e. malkovro de unu truon kaj kovro de unu aŭ pluraj plisubaj truoj. Notoj kun forka fingrado havas malsaman karakteron tonalan ol tiuj, kiuj estas diatonaj. Do, la bekfluto havas sonon iom malebenan.

La plimultaj notoj en la dua oktavo produktiĝas per parta kovro de la poleksotruo ĉe la malantaŭo de la bekfluto, tekniko nomata "pinĉado". La poleksa metodo gravegas al agordo kaj stabileco de ĉi tiuj notoj, kaj la efiko varias kun kreskanta tonalto. La borado de duobla poleksotruo evitas pinĉadon. Por ludi la notojn en la dua oktavo, oni devas pli forte blovi, por eksciti la duan kaj trian harmonojn de la muzikilo.

Lerta ludisto povas etendigi la tonetendon de la bekfluto, kaj povas ludi trans du oktavojn kaj kvinton. Iuj el ĉi tiuj notoj bezonas, ke oni kovru la sonorilon aŭ ŝirmetu la fenestron (t.e. teni fingron super la fenestro, kiu parte restriktas la aeron elirantan). En la manoj de ludisto kompetenta ĉi tiuj notoj ne estas aparte laŭtaj aŭ akratonaj.[8]

Ŝanĝoj dinamikaj malfacile ludiĝas per la bekfluto. Se oni blovegus por ludi pli laŭte aŭ blovetus por ludi pli mallaŭte, la tonalto ŝanĝus kaj la noto malagordiĝus. Malsimile al la fluto transversa, la ludisto ne povas ŝanĝi la pozicion de la buŝo relate al la labio kompense. Ludistoj lertaj uzas fingradon alternan por ebligi ŝanĝojn dimamikajn.[9]

Historio redakti

Bekflutoj fruaj redakti

Bekflutoj devenas de flutoj fajfilaj kun ses fingrotruoj. Veraj bekflutoj diferencas de tiuj flutoj fajfilaj pro siaj ok[10] fingrotruoj, sep ĉe la antaŭo de la muzikilo kaj unu ĉe la malantaŭo por la polekso de la supra mano. La flutoj kun ses truoj havas pli simplan fingradon ol la bekfluto, sed notoj ekster la baza tonalo estas malfortaj kaj malagordaj. Tial kreiĝis muzikiloj kun pli da truoj por pli bone ludi ekster la baza tonalo.[11] Oni opinias, ke ĉi tiuj muzikiloj evoluis en la 14-a jarcento, sed, surbaze de la bildoj de diversaj flutoj fajfilaj en pentraĵoj mezepokaj, ekzistas debato pri pli frua origino. Ĝis hodiaŭ multaj flutoj fajfilaj, ekz. tiuj uzataj en muziko irlanda, daŭre havas ses truojn.

 
Jacob Jordanes: Tri migrantaj muzikistoj, 17-a jarcento

Unu el la plej fruaj bekflutoj estis malkovrita en 1940, en ringofosaĵo de kastelo ĉe Dordrecht, Nederlando, ĝi datiĝis de la 14-a jarcento. Tamen ĝi estas en kondiĉo tre malbona. Dua difektita bekfluto de la 14-a jarcento troviĝis en latrino en Göttingen, norda Germanio. Aliaj ekzempleroj de la 14-a jarcento ekzistas el Esslingen, Germanio kaj Tartu, Estonio. Ĉe Rodiso, Grekio, troviĝis peceto de bekfluto el osto, eble e l la 14-a aŭ 15-a jarcento. Bekflutoj mezepokaj havis boraĵon cilindran, malsimile al la plimultaj nuntempaj bekflutoj. Kroma diferenco estas tio, ke oni povis ludi ilin aŭ dekstrule (kun la mano dekstra plej sube) aŭ maldekstrule (kun la mano maldekstra plej sube). Ĉiuj truoj viciĝis escepte de la plej malalta, la truo por la malgranda fingro de la pli suba mano. Ĉi tiu lasta truo flankeniĝis de la centra linio kaj duobliĝis, unu truo ĉe ĉiu flanko. La ludisto plenigis la nedeziratan truon per vakso. Nur pli malfrue oni decidis uzi nur la stilon dekstrulan.

En mezepoko, ĉia muzikilo, bekflutoj inkluzive, ofte akompanis voĉan muzikon, foje duobligante la voĉan lineon, foje improvizante akompanon. Ekzistas multaj bildoj el tiu epoko, kiuj montras bekflutistojn ludante kune kun kantistoj. Sed ankaŭ ekzistis muziko instrumenta, principe por dancado. La komponistoj mezepokaj ne specifis kian muzikilon oni devas ludi, do la ludistoj uzis kiujn ajn ili havis, ĉu bekfluton, ĉu harpon, ĉu vjelon, ktp. Kutime la aro de ludistoj estis malgranda, eble 2-4 homoj, uzante diversecon de muzikiloj. La muzikstilo de la epoko estis monofonio, konsistante el unuobla lineo melodia, aŭ polifonio, kiu karakteriziĝas per du aŭ tri sendependaj melodioj, ludataj samtempe. Du el la bone konataj komponistoj mezepokaj estis Guillaume de Machaut kaj Francesco Landini.[12]

La Renesanco redakti

La bekfluto atingis egan popularecon en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, ĉar muziko arta (kontraŭe al muziko folklora) ne plu estis la regno ekskluziva de nobelaro kaj klerikaro. La alveno de la presilo faris ĝin havebla ankaŭ al pli riĉaj nenobeloj. Tamen la populareco de la muzikilo ankaŭ atingis la kortegojn. Ekzemple, ĉe la morto de Henriko VIII en 1547, inventaro de liaj posedaĵoj inkluzivis 76 bekflutojn.[13] Ankaŭ estas multaj referencoj pri la muzikilo en la samepoka literaturo (ekz. Ŝekspiro[14], Pepys kaj Milton[15]). Dum ĝia apogeo la bekfluto tradicie asociiĝis kun birdoj, ŝafistoj, eventoj miraklaj, funebraj procesioj, geedziĝoj kaj scenoj amoraj. Bildoj de bekflutoj troviĝas en literaturo kaj arto.[16].

Dum renesanco, muzikiloj daŭre uziĝis aŭ en dancmuziko aŭ kiel akompanante voĉojn. Ekzistas diversaj verkaĵoj voĉaj kun linioj sentekstaj, kiuj eble verkiĝis por muzikiloj. Krome iaj muzikoj voĉaj estas bone ludeblaj per muzikiloj, ekz. kanzonoj. Tamen komponistoj ankaŭ produktis pli kaj pli da verkaĵoj ekskluzive instrumentaj, ofte bazitaj sur dancmuziko (ekz. Lachrimae Pavans de John Dowland). Foje ili ne specifis la muzikilojn, sed eĉ kiam la komponisto specifis, ekzemple, gambovjolojn, oni povis sukcese ludi la muzikon per bekflutoj. En ĉi tiu epoko, oni disvolvis guston por ensembloj de samaj muzikiloj, kaj ekekzistis "konsortoj", (aro de muzikistoj ludantaj la saman tipon de muzikilo), kaj la familioj de muzikiloj de diversaj grandoj. La diversaj grandoj de la muzikiloj en la familioj ebligis al la konsorto ludi muzikon kun grandega tonetendo. Iuj bone konataj komponistaj renesancaj, kiuj verkis muzikon instrumentan aŭ kies voĉa muziko bone ludiĝas per bekflutoj, estis:[12]

Polifonio daŭre estis la muzikstilo superreganta en renesanco, sed komponistoj ankaŭ komencis verki komponaĵojn kordajn. La kutimo mezepoka apudigi du aŭ tri malsamajn melodiojn kunekzistis kun "polifono imita". Polifono imita uzas nur unu linion melodian, sed disigas kaj dividas ĝin inter la diversaj partoj. Linion melodian ludas unu parto, kaj ĉiu alia parto laŭvice ripetas ĝin. Komplika ornamado improvizata karakterizas la muzikon de ĉi tiu epoko.

Multaj muzikiloj de ĉi tiu periodo supervivas, inkluzive de bekflutserio nekompleta ĉe Nurenbergo, kiu datiĝis el la 16-a jarcento kaj kiu estas sufiĉe bonstata, por ludi ĝin ankoraŭ nun. Simile al la bekflutoj mezepokaj, tiuj de la Renesanco havis larĝajn kaj cilindrajn boraĵojn. Ili havis fortajn notojn malaltajn, sed kutime nur fidinde ludis tra unu oktavon kaj seston.[17]


Bekflutoj renesancaj Bekflutoj barokaj
   

Bekflutoj barokaj redakti

En la 17-a jarcento okazis diversaj ŝanĝoj pri la bekflutkonstruado, kio rezultigis la tipon de muzikilo kutime nomata bekfluto baroka, kontraŭe al la pli frua bekfluto renesanca. Ĉi tiuj novenkondukoj faris, ke la bekflutoj barokaj povas ludi du kompletajn oktavojn kromatajn kaj ke ili havas tonon, kiun oni opinias "pli dolĉa" ol tio de la pli fruaj muzikiloj.[18]

Komponistoj de muziko baroka verkis grandan variecon de bekflutmuziko. Kutime ili verkis por la aldbekfluto, malpi ofte por sopran- kaj sopranet- bekflutoj. Bekflutoj elstaris kaj kiel muzikilo sola kaj kiel muzikilo por ludi partojn en konĉertoj.

Ĉe la sojlo inter renesanco kaj baroko Claudio Monteverdi, krom trumpetojn, trombonojn kaj kordinstrumentojn, uzis bekflutojn en la orkestrado de sia opero L'Orfeo.

Ankaŭ en la frua baroko kreiĝis la unua kaj ĝis hodiaŭ plej granda verkaĵo sola por bekflutoj, la Fluyten Lust-hof (eldonita en tri volumoj de 1648 ĝis 1654), fare de la flutisto blinda Jacob van Eyck el Utrecht, Nederlando. Ĉi tio estas tre granda kolekto de tiame amataj dancoj, kantoj kaj himnoj, ĉiuj havantaj iujn variaciojn, nomatajn "modi". La variadoj sinsekve iĝis pli virtuozaj kaj petolemaj. Jacob van Eyck probable uzis bekfluton en c5, faritan el unu peco kaj kun preskaŭ cilindra boraĵo, kiu similis al tiuj de la Renesanco.

Vivaldi verkis tri konĉertojn por la "flautino" kaj postulis la saman muzikilon en sia orkestro opera. En prezentoj modernaj oni komence pensis, ke la flautino estis fluteto. Nuntempe oni kutime akceptas, ke la "flautino" estis bekfluto, kies plej malalta noto estis aŭ d5 aŭ f5. Krome, li verkis aliajn tre virtuozajn konĉertojn por bekflutoj en f4 aŭ g4 kaj kordinstrumentoj.

Aldbekflutoj estas uzata en la 2-a kaj 4-a Brandenburgaj Konĉertoj de J.S. Bach. En la 4-a Brandenburga Konĉerto en G-maĵoro, Bach postulis du "flauti d'echo-jn". La muzikologo Thurston Dart erare sugestis, ke ĝi destiniĝis por flaĝoletoj ĉe pli alta tonalto. Fakte, en disko sub direktado de Neville Marriner, uzante eldonojn fare de Dart, la konĉerto ludiĝis ĉe unu oktavo pli alte ol kutime per sopranetbekflutoj. Oni povas argumenti, ke la muzikiloj kiujn Bach identigis kiel "flauti d'echo-j" estis eĥoflutoj, ekzemplero el kiuj travivas ĝis hodiaŭ en Lepsiko, Germanio. Ĝi konsistis el du bekflutoj en f' konektataj per flanĝoj ledaj: unu muzikilo fabrikiĝis por mallaŭta ludado kaj la alia por laŭta ludado. Bach ankaŭ verkis kantatojn kaj pasionmuzikon por bekfluto. Tamen liaj Flutsonatoj verkiĝis por fluto transversa.

En Britio, Henry Purcell, inter aliaj, uzis bekflutojn en sia muziko. Pli malfrue Georg Friedrich Händel, dum sia longa periodo kreiva en Londono, verkis multegajn bekflutsonatojn kun basso continuo, ekzemple "The Fitzwilliam Sonatas", kiuj estis kromproduktoj de lia komponado de suitoj, operoj kaj oratorioj. Multaj temoj kaj motivoj el tiuj verkaĵoj reaperis en lia ĉambromuziko por bekfluto. Krome, en tiu epoko, muzikistoj amatoraj preferis bekflutojn por ludi melodiojn. Ankaŭ oni transskribis multajn komponaĵojn renomajn por bekflutoj, ekz. Folliaj-variacioj fare de Arcangelo Corelli.

Aliajn tradiciajn komponaĵojn barokajn verkis Jacques Hotteterre, Monsieur Naudot kaj la samnomaj kuzoj Jean-Baptiste Loeillet. La listo inkluzivas la samepokulojn de Vivaldi: Benedetto Marcello, Giuseppe Sammartini kaj Francesco Mancini. Krom Bach, la germanoj Johann Mattheson (el Hamburgo) kaj Georg Philipp Telemann komponis muzikon elstaran por bekflutoj.

Ĉe la Baroko malfrua la bekfluto longe kunekzistis kun la kreskanta fluto transversa. Aparte impona ekzemplo de ĉi tio estas la Konĉerto en E-bemolo por Bekfluto, Fluto Tranversa kaj Kordorkestro, fare de Telemann.

La malkresko de la bekfluto redakti

Post la 18-a jarcento la uzo de la bekfluto malkreskis, kaj ĝin anstataŭis la fluto transversa. Kun la kresko de orkestroj grandaj, oni komencis preferi la pli laŭtan sonon de la fluto tranversa. Ankaŭ komponistoj komencis postuli ŝanĝojn dinamikajn en sia muziko, kiujn oni malfacile ludas per bekflutoj. Do, la bekfluto tre malofte uziĝas en la klasika kaj romantikisma muziko. Ĝis 1750 oni uzis la vorton "fluto" por celi la bekfluton, kaj nomis la fluton transversan la "traverso"-n. Poste, la kreskanta dominado de la "traverso" kaŭzis, ke la vorto "fluto" komencis signifi la fluton transversan. Por celi bekfluton, oni devis specife diri "bekfluto". En la frua 20-a jarcento, ĝi sufiĉe maloftis, tiel ke Stravinsky pensis, ke ĝi estas tipo de klarneto, pro ĝia aspekto ekstera. La preskaŭ lasta uzo de bekfluto estis kiel mistera, transmonda sono en la opero Orfeo ed Euridice fare de Gluck. En la 19-a jarcento la bekfluto akiris klavojn kaj renomiĝis ksakano aŭ "flute douce" (dolĉa fluto). Oni verkis ĉirkaŭ okcent muzikpecojn por ksakano, sed ĝi tre malofte uziĝas hodiaŭ.

Reviviĝo moderna redakti

La bekfluto reviviĝis ĉirkaŭ la komenco de la 20-a jarcento, danke al la strebado al pli historie fidela prezentado de frua muziko (granda kategorio muzika, kiu inkluzivas mezepokan, renesancan kaj barokan muzikojn). Sed ĝi preskaŭ ekskluzive uziĝis por ĉi tiu celo kaj ĝin oni taksis kiel muzikilo principe historia. La sukceso eventuala de la bekfluto en la epoko moderna ofte atribuiĝis al Arnold Dolmetsch en Britio kaj diversaj kleruloj/ludistoj germanaj. Sed Dolmetsch neniel estis sole respondeca pri la reviviĝo bekfluta, malgraŭ tio, ke en Britio li plivastigis intereson preter la rondo de fakuloj frumuzikaj. Sur la kontinento liajn klopodojn antaŭis tiuj de muzikistoj ĉe la Brussels Conservatoire (kie Dolmetsch trejniĝis), kaj de prezentadoj de la Bogenhausen Künstlerkapelle (Bogenhausen Bando Artista), bazita en Germanio. Dum la periodo de 1890 ĝis 1939 la Bogenhausen-oj ludis muzikon de ĉiuj epokoj, inkluzive aranĝojn de muziko klasika kaj romantika. Ankaŭ la laboro de Willibald Gurlitt, Werner Danckerts kaj Gustav Scheck, en Germanio, procedis sendepende de la Dolmetsch-oj.[19]

Inter la virtuozoj influaj, kiuj kontribuis al la reviviĝo bekfluta kiel grava koncertmuzikilo en la pli malfrua parto de la 20-a jarcento estas: Frans Brüggen, Hans-Martin Linde, Bernard Kranis, kaj David Munrow. Brüggen diskigis la plejmultajn mejloŝtonoj de la repertuaro historia kaj komisiis multajn novajn verkaĵojn por la bekfluto. La duobla disko de Munrow, "The Art of the Recorder (La Arto Bekfluta)", daŭre estas grava antologio de bekflutmuziko tra la epokoj.

Famaj modernaj komponistoj verkis muzikon por la bekfluto, inter ili:

Nuntempe la literaturo bekfluta atingis grandegan kvanton kaj estontece kreskiĝos plu, danke al la multegaj komponaĵoj novaj, kiujn prezentistoj daŭre komisias. Ia muziko moderna postulas, ke la bekfluto faru sonojn, ritmojn kaj efikojn nekutimajn, uzante teknikojn kiel:

Ekzemplo de ĉi tio estas la komponaĵoj "Bavardage", fare de David Murphy, kaj "Music for a Bird", fare de Hans Martin Linde. Estas bona priskribo pri ĉi tiuj kaj aliaj teknikoj en libro fare de Walter van Hauwe.[20]

Foje ĝi uziĝas en muziko populara, inkluzive tio de bandoj kiel:

Diversaj folkloromuzikistoj ankaŭ uzis la bekfluton.

Inter bekflutensembloj modernaj, la triteto Sour Cream (direktata de Frans Brüggen), la Flanders Recorder Quartet (Flandria Kvarteto Bekfluta) kaj la Amsterdam Loeki Stardust Quartet (Amsterdama Kvarteto Loeki Stelpolva) prezentadas rimarkindajn miksaĵojn de repertuaro, kaj historia, kaj moderna.

Uzo en lernejoj redakti

 
Bekfluto el plasto.

Post la Dua Mondmilito, kreskis la intereso pri muzikinstruado al ĉiuj infanoj. La enkonduko de bekflutoj el plasto igis ilin tre popularaj por ĉi tiu instruado, ĉar ili estas inter la plej malmultekostaj muzikiloj amase aĉeteblaj. Oni ne bezonas multe da mono por provizi muzikilojn al la tuta klaso.[21] Estas facile produkti la unuajn notojn kaj la fingrado iniciala estas simpla. Oni povas instrui bekflutludadon al tre junaj infanoj. Krome, la sopranbekfluto bone sidas en la manoj. Do, la bekfluto gajnis reputacion kiel muzikilo por komenci la muziklernadon.

Malfeliĉe, la sukceso bekfluta en lernejoj parte responsas pri sia reputacio malbona kiel "muzikilo por infanoj". Kvankam la bekfluto pre-agordiĝas, la tonalto tre facile ŝanĝiĝas per preter- aŭ sub-blovado, kaj komencantoj ofte faras sonojn malagrablajn, precipe dum ludado en ensembloj. Ĉe nivelo baza ĝi relative facile ludiĝas. Sed ne eraru, mastreco ne estas simile facila — kiel ĉe aliaj muzikiloj, la bekfluto postulas talenton kaj studon por lerta ludado. Multaj homoj neniam aŭdas ludadon virtuozan, kaj ne scias, ke tia ludado eblas. Tiaj homoj opinias, ke muziklernantoj seriozaj devas forlasi la bekfluton laŭ sia kreskanta lerteco.

Ensembloj bekflutaj redakti

 
Bas-, tenor-, ald-, sopran- kaj sopranet- bekflutoj. Kutime ensembloj uzas bekflutojn de multoblaj grandecoj.

La bekfluto estas muzikilo socia. Multaj amatoroj ĝuas ludi aŭ en grandaj aroj kun multaj ludistoj je ĉiu parto, aŭ en malgrandaj grupoj kun po nur unu je ĉiu parto. Ekzistas vasta varieco de muziko por ĉi tiaj grupoj, inkluzive de diversaj verkaĵoj modernaj. Ofte grupoj inkluzivas bekflutojn de malsamaj grandecoj, kio ebligas ludadon de verkaĵoj kun pli granda tona gamo ol tiu, kiun posedas unu bekfluto sola. Kvar-partaj verkaĵoj estas komunaj, kun partoj por sopran-, ald-, tenor- kaj bas-bekflutoj. Tamen ekzistas multaj verkaĵoj kun nur du partoj kaj verkaĵoj kun sep aŭ pli da partoj. Ĉi tiuj verkaĵoj por pli grandaj aroj povas havi multoblajn partojn por la sopran-, ald-, tenor- kaj bas-bekflutoj, aŭ povas havi partojn por la tre grandaj kaj tre malgrandaj bekflutoj.

Tra la lastaj jardekoj oni disvolvis "bekflutorkestrojn". Ĉi tiuj verkaĵoj povas havi 60 aŭ pli da ludistoj, kaj povas uzi ĝis naŭ diversajn grandecojn. Komponistoj, kaj faras aranĝaĵojn, kaj verkas novajn muzikpecojn por tiaj ensembloj, inkluzive simfoniojn. Ekzistas bekflutorkestroj en Germanio, Nederlando, Japanio, Usono, Kanado, kaj diversaj aliaj landoj.[22]

Piednotoj redakti

  1. Jean Marc Bonard, The Physicist's Guide to the Orchestra (La Gvidilo Fizikista pri la Orkestro), 2001, Eur. J. Phys. 22, p. 89-101.
  2. Hampshire Recorder Sinfonia guide to the recorder family Arkivigite je 2007-03-28 per la retarkivo Wayback Machine (Gvidilo al la bekflutfamilio de la Sinfonia Bekfluta de Hampshire, anglalingva)
  3. Trevor Robinson, The Amateur Wind Instrument Maker (La Blovinstrumentfaristo Amatora), University of Massachusetts Press, 1981. ISBN 0-87023-312-2. Vidu Ĉapitron 2, "Wooden instruments, materials and methods (Muzikiloj lignaj, materialoj kaj metodoj)"
  4. Dolmetsch online - Recorder fingerings (Fingrado bekfluta)
  5. Dolmetsch faras bekflutojn kun kvarsekcoj kvadrataj. Dolmetsch "Millennium" square section recorders Joachim Paetzold ankaŭ faras bekflutojn kun kvarsekcoj kvadrataj.
  6. Vidu la paĝon pri Helder Blockflöten ĉe TTT-ejo de Mollenhauer Blockflöten (germanlingva)
  7. The Trapp Family Recorder Method (La Bekflutmetodo de la Familio TRAPP), 1976 Edition, Schott & Co Ltd, London, 1976. ISBN 0-901938-51-3
  8. Diagramoj de la bekflutfingrado
  9. Walter van Hauwe, The Modern Recorder Player (La Bekflutisto Moderna), Volumo III, Schott, 1992. ISBN 0-946535-19-1. Vidu Ĉapitron 3, "Alternative Fingerings (Fingradoj Alternaj)"
  10. Ĉe modeloj pli malfruaj oni kutime duobligas la du plej malaltajn truojn por faciligi ludadon de la plej malaltaj skalgradoj kromataj, kiel priskribita en la sekcio "Kiel ludi bekfluton". Tiuokaze la bekfluto havas pli ol ok truojn, kaj iuj fingroj kovras truojn duoblajn.
  11. Oxford Companion to Music (Kamarado Oxforda pri Muziko). Vidu sekcion 1 de la artikolo "Recorder Family (Familio Bekfluta)."
  12. 12,0 12,1 Kenneth Wollitz, The Recorder Book (La BekflutLibro), Knopf, 1984. ISBN 0-394-47973-4. Vidu Ĉapitron 8, "Repertory of the Recorder (Repertuaro Bekfluta)" per Colin C. Sterne.
  13. Oxford Companion to Music (Kamarado Oxforda pri Muziko). Vidu sekcion 2 de la artikolo "Recorder Family (Familio Bekfluta)."
  14. Hamlet, Act III scene ii, Hamlet: "Ah, ha! Come, some music! Come, the recorders!" (Hamleto, Akto III sceno ii, Hamleto: "Aha! Venu, iu muziko! Venu, la bekflutoj!"
  15. Paradise Lost, Book I: "Anon they move/ in perfect phalanx to the Dorian mood/ flutes and soft recorders" (Paradizo Perdita, Libro I: "Baldaŭ ili moviĝas/ en falango perfekta laŭ la humoro Doria/ flutoj kaj bekflutoj mallaŭtaj"
  16. The Recorder Homepage Arkivigite je 2007-02-13 per la retarkivo Wayback Machine (La Hejmpaĝo Bekfluta, anglalingva), bontenata de Nicholas S. Lander, inkludas superrigardon ampleksan de muzikiloj historiaj.
  17. Trevor Robinson, The Amateur Wind Instrument Maker (La Blovinstrumentfaristo Amatora, University of Massachusetts Press, 1981. ISBN 0-87023-312-2. Vidu Ĉapitron 4, kiu inkludas priskribon de la konstruado kaj la sono de bekflutoj renensancaj.
  18. Jonathan Wainwright kaj Peter Holman, From Renaissance To Baroque: Change in Instruments and Instrumental Music in the Seventeenth Century (De Renesanco al Baroko: Ŝanĝoj en Muzikiloj kaj Muziko Instrumenta en la 17-a Jarcento), Ashgate Publishing, Ltd, 2005. ISBN 0-7546-0403-9
  19. Eve E. O'Kelly, The Recorder Today (La Bekfluto Hodiaŭe), Cambridge University Press, 1990. ISBN 0-521-36681-X. Ĉapitro 1: The Revival (La Reviviĝo)
  20. Walter van Hauwe, The Modern Recorder Player (La Bekflutisto Moderna), Volumo III, Schott, 1992. ISBN 0-946535-19-1.
  21. Margo Hall, Teaching Kids Recorder (Instrui la Bekfluton al Infanoj), iUniverse, 2005. ISBN 0-595-36743-7
  22. Ekzemple, vidu Dutch Recorder Orchestra Praetorius (Nederlanda Bekflutorkestro Praetorius Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine, Recorder Orchestras in Japan (Janpanaj Bekflutorkestroj) Arkivigite je 2007-03-18 per la retarkivo Wayback Machine, Mid-Peninsula Recorder Orchestra (Bekflutorkestro de la Mezaduoninsulo) Arkivigite je 2007-04-23 per la retarkivo Wayback Machine, Scottish Recorder Orchestra (Skota Bekflutorkestro) Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine kaj SRP National Youth Recorder Orchestra (Nacia Bekflutorkestro por Junuloj) Arkivigite je 2007-04-06 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti