Belega dimanĉo (素晴らしき日曜日 Subarashiki Nichiyōbi?) estas japana filmo de 1947 kunverkita kaj reĝisorita de Akira Kurosawa. Ĝi estas blankanigra kaj daŭras 108 minutojn.

Belega dimanĉo
filmo
Originala titolo 素晴らしき日曜日
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1947, 25 jun. 1947
Ĝenro amafera filmo, filma dramo, melodrama
Kameraado Asakazu Nakai
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Produktisto(j) Sōjirō Motoki
Scenaro Kurosawa Akira
Loko de rakonto Tokio
Rolantoj Ichirō Sugai
Produktinta firmao Toho
IMDb
vdr

La filmo premieris en Julio 1947 kaj ricevis diversajn kritikojn. Ĝi estas relative nekomplika kaj sensivema amafera historio kiu temas pri malriĉigita postmilita paro (Yuzo kaj Masako) kiu klopodas ĝui kune, ene de la detruita postmilita Tokio, sian ununuran semajntagon liberan. Ili havas entute 35 enojn. La filmo estis farita dum la Okupacio kaj montras kelkajn el la defiojn de la postmilita ĉefurbo. Ĝi elstaras en la kurosaŭa kanono ĉar se Masako rompas la limon de la kvara muro proksime de la fino de la filmo.

La filmo montras la influon de Frank Capra, D. W. Griffith kaj F. W. Murnau, ĉiuj el kiuj estis la preferitaj reĝisoroj de Kurosawa.[1][2]

Geaktoraro kaj roloj redakti

  • Chieko Nakakita kiel Masako
  • Isao Numasaki kiel Yuzo
  • Midori Ariyama kiel Sono, amantino de Yamiya
  • Masau Smikizu kiel danceja administanto
  • Iĉiro Sugai kiel Yamiya, nigra-merkatisto

Notoj redakti

  1. Richie 1999, paĝoj 43–46; Galbraith, paĝoj 87–91
  2. Crow, Jonathan. Akira Kurosawa's Top 100 Films. Open Culture (9a de Januaro, 2015). Alirita 8a de Aŭgusto, 2017.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti