La komunuaro Belfort estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Albulo. Ĝi havis 1493 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Surava.

Komunumaro Belfort
Blazono de la komunumaro Belfort
Lenzerhorn norde de Lantsch/Lenz
Mapo de la distrikto Belfort
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Ĉefloko Surava
Koordinatoj  46° 39′ N 9° 36′ O / 46.650 °N, 9.600 °O / 46.650; 9.600 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ N 9° 36′ O / 46.650 °N, 9.600 °O / 46.650; 9.600 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1493 (2009-12-31)
Areo 88,84 km²
Loĝantardenseco 17 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro etendiĝas de la valo de la rivero Albulo en sudo ĝis al la monto Lenzerhorn kun alteco de 2906 m s.m. en nordo. Ĝian sudorientan limon formas la rivero Landwasser. La komunumaro limas en nordo al la komunumaro Churwalden en la distrikto Plessur, en oriento al la komunumaro Prättigau, en sudoriento al la komunumaro Bergün, kaj en sudo kaj okcidento al la komunumaro Alvaschein.

Komunumoj de la komunumaro Belfort redakti

La komunumaro Belfort konsistas (ciferoj je fino de 2009) el la sekvantaj 5 komunumoj, el kiuj laŭ loĝantaro la plej granda estas Lantsch/Lenz.

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Alvaneu 383 35.63 3511
  Brienz/Brinzauls 112 13.37 3512
  Lantsch/Lenz 529 21.81 3513
  Schmitten 261 11.35 3514
  Surava 208 6.68 3515
Totale 5 1493 88,84

Historio redakti

La Kastelo Belfort norde de Brienz/Brinzauls, kiu menciiĝis la unua fojon en la jaro 1222, estis fondita de la Senjoroj de Vaz, kaj estis en la 13-a jarcento ankaŭ ties sidejo. En la teritorio de Schmitten kaj Wiesen, kiu antaŭe estis alpopaŝtejo de Alveneu, ek de la 14-a jarcento setlis valzoj. De 1338 ĝis 1436 en Belfort regis la Grafoj de Togenburgo. Post la morto de Frederiko la 7-a de Togenburgo Belfort aliĝis por eviti dispeciĝon de la heredaĵo al la Dektribunala Federacio. En la jaro 1477 Aŭstrio akiris la rajtojn pri Belfort, kies teritorio dividiĝis intertempe en du tribunalajn duondistriktojn. En la jaro 1652 la belfortanoj sin liberaĉetis de la aŭstria regado. En la jaro 1851 la plejparte germanlingva tribunalkomunumo Belferot fariĝis la hodiaŭa komunumaro Belfort en la distrikto Albulo, dum Churwalden fariĝis komunumaro en la distrikto Plessur kaj Wiesen estis atribuita al la komunumaro Bergün. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti