Belga Esperanto-Federacio

landa organizo de Esperanto en Belgio, Landa Asocio de UEA

Belga Esperanto-Federacio estas la Landa Asocio de UEA en Belgio, fondita en 1962. Antaŭe Belgio havis du Landajn Asociojn, nome Belga Ligo Esperantista kaj Flandra Ligo Esperantista. Belga Esperanto-Federacio estas precipe surpapera organizaĵo, ĉar UEA ne rekonas la tri naciajn Esperanto-organizaĵojn Flandra Esperanto-Ligo, la valonan Asocio por Esperanto kaj Esperantista Brusela Grupo. La asocio sen profita celo BEF ĉesis ekzisti la 17-an de decembro 2005[1] kaj transdonis grandan parton de sia havaĵo al la tri supre nomitaj naciaj organizaĵoj.

Belga Esperanto-Federacio
Belgische Esperanto Federatie
Fédération belge d'espéranto
Belgischer Esperanto-Verband
Emblemo de Belga Esperanto-Federacio
Lando  Belgio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1962 / 2005
vdr

Belga Esperanto-Federacio estas ekde 2005 de-fakta asocio. En ĝi membras Flandra Esperanto-Ligo, Asocio por Esperanto, Esperantista Brusela Grupo, Belga Esperanto Fervojista Asocio[2], kaj la Verdaj Skoltoj (ekde la 14a de marto 2015).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Belga Ŝtatgazeto, 2006-01-27.
  2. Kiel trajne vojaĝi en Belgio?, Verdaj Skoltoj, la 8-a de junio 2017.
  3. FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-476

Bibliografio redakti

  • Anonimulo 1951 : Belgujo: Kongreso de R.B.L.E., Esperanto, 548-9 (7-8), p. 195.

Eksteraj ligiloj redakti