Belga Ruĝa Kruco

nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Belgio

La Belga Ruĝa Kruco - nederlande Belgische Rode Kruis, france Croix-Rouge de Belgique, germane Belgisches Rotes Kreuz - estas societo de humanitara helpo en Belgio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Uccle.

Belga Ruĝa Kruco
Rode Kruis België / Croix-Rouge de Belgique
Emblemo de Belga Ruĝa Kruco
Lando  Belgio
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 4-a de februaro 1864
prezidanto vakas (ekde 2008)
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
dungitoj 1470
Sidejo Uccle
Interretejo http://www.croix-rouge.be/
vdr
Belga Ruĝa Kruco
Belgische Rode Kruis
emblemo
nacia societo de Ruĝa Kruco aŭ Ruĝa Krescento
Komenco 4-a de februaro 1864 vd
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Uccle
Agareo

Humanitara helpo

Ĉefestro(j) sen valoro vd
Membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento vd
Filioj Rode Kruis-Vlaanderen • Communauté francophone de la Croix-Rouge de Belgique vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo public utility foundation
vdr

Esperanto kaj la Ruĝa Kruco redakti

La iniciatinto de aplikado de Esperanto ĉe la Ruĝa Kruco estis la propagandisto de Esperanto en la franca armeo, Georges Bayol. Antaŭ la 2-a Universala Kongreso li eldonis libreton pri utileco de Esperanto por flegado de diverslingvaj vunditoj, ankaŭ specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo[1]. Post tio Esperanto komencis penetri en la naciajn societojn de Ruĝa Kruco.

Ekzemple en 1907 en la urbodomo de Antverpeno Van der Biest legis referaton pri Esperanto por anoj de la Belga Ruĝa Kruco. Kelkan tempon (1910) aperis faka gazeto Espéranto et Croix Rouge. Samkiel en la Universalaj Kongresoj de 1908 kaj 1909, ankaŭ dum la 7-a UK de 1911 en Antverpeno reprezentis sin la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco per Adolphe Moynier kaj okazis ekzercoj de flegado de diverslingvaj vunditoj; ordonoj, demandoj k. a. estis farataj sole en Esperanto. En ili partoprenis plurdek portilistoj kaj multaj militaj kuracistoj; poste pri tio estis eldonita serio de poŝtkartoj.

Fine de la Unua Mondmilito la Ruĝa Kruco uzis la delegitan reton de UEA por retrovi homojn kaj kunvenigi gefamilianojn. Delegitoj skribis tiucelen proksimume 180 000 leterojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Esperanto kaj la Ruĝa Kruco, Monato, nro 10, oktobro 2018
 
busto de Henri Dunant sur la parkeca "placo Ruĝa Kruco" en Elsene, Brusela Ĉefurba Regiono