Belga registaro en ekzilo

La Belga registaro en Londono (en franca: Gouvernement belge à Londres, en nederlanda: Belgische regering in Londen), konata ankaŭ kiel registaro Pierlot la 4-a, estis la Belga registaro en ekzilo inter oktobro 1940 kaj septembro 1944 dum la Dua Mondmilito kaj la okupacio de la lando fare de Nazia Germanio. La registaro estis triparta, kun ministroj el katolika, liberala kaj labor-partioj. Post la invado de Belgio fare de Nazia Germanio en majo 1940, la Belga registaro, sub ĉefministro Hubert Pierlot, fuĝis unue al Bordozo en Francio kaj poste al Londono, kie ĝi establis sin mem kiel la nura legitima reprezento de Belgio antaŭ la Aliancanoj.

Belga registaro en ekzilo
emblemo
flago
ekzilregistaro
Komenco 31-a de oktobro 1940 vd
Fino 26-a de septembro 1944 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Belgio vd
vdr
Hubert Pierlot (maldekstre), ĉefministro de la Belga registaro en ekzilo, aprilo 1944.
Leopoldo la 3-a, fotita en 1934, elektis resti en Belgio kiel prizonulo pli ol sekvi sian registaron en ekzilon.

Spite la fakton, ke ili ne havis aŭtoritaton en sia propra lando, tiu registaro administris la teritorion de la Belga Kongo kaj faris negocadon kun aliaj landoj de Aliancanoj pri la post-milita rekonstruo. Interkonsentoj fare de la registaro en ekzilo dum la milito estis la fondo de la Beneluksa Dogana Unio kaj la akcepto de Belgio ene de Unuiĝintaj Nacioj. Tiu registaro ankaŭ faris influon ene de la Belga armeo en ekzilo kaj klopodis pluteni ligojn kun la Belga rezistado.

En la 5-a de septembro la Belga, Nederlanda kaj Luksemburgia registaroj en ekzilo subskribis la Londonan Dogankonvencion, kiu pavis la vojon por la fondo de la Beneluksa Ekonomia Unio.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • De Schryver, August (1998). Oorlogsdagboeken, 1940–1942. Tielt: Lannoo. ISBN 90-209-2971-2.
  • Dutry-Soinne, Tinou (2006). Les Méconnus de Londres: Journal de Guerre d'une Belge, 1940–1945 (vol. 1). Brussels: Racine. ISBN 2-87386-483-4.
  • Dutry-Soinne, Tinou (2008). Les Méconnus de Londres: Journal de Guerre d'une Belge, 1940–1945 (vol. 2). Brussels: Racine. ISBN 2-87386-504-0.
  • Gutt, Camille (1971). La Belgique au Carrefour, 1940–1944 (in French). Fayard.