Belinzono

komunumo de Svislando
Monda heredaĵo de UNESKO

Belinzono (itale Bellinzona, germane Bellenz, france Bellence [oni tamen hodiaŭ apenaŭ plu utiligas la malnoviĝintajn francan kaj germanan formon], latine Bilitio), estas la ĉefurbo de la svisa kantono Tiĉino. Kun 16 880 loĝantoj je la 31-a de decembro 2006 ĝi estas post Lugano la 2-a plej granda urbo en la kantono.

Belinzono
Blazono de Belinzono
Blazono de Belinzono
Blazono de Belinzono
Parto de la urbo

Urbodomo

Iu interna fasado

Poŝtoficejo
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Belinzono
Koordinatoj  46° 12′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 46.20000 °N, 9.01667 °O / 46.20000; 9.01667 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 46.20000 °N, 9.01667 °O / 46.20000; 9.01667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 16983
Areo 19,1 km²
Alteco 238 m super marnivelo
Poŝtkodo 6500
Komunumkodo 5002
Mapo de Belinzono
Mapo de Belinzono

Geografio redakti

La urbo situas ĉe la bordo de la rivero Tiĉino en la ebenaĵo de ties valo. La urbo estas ĉirkaŭita de la Gotard-Masivo.

Trafiko redakti

Belinzono troviĝas ĉe la trajnlinio inter Milano kaj norda Svislando trans Gotardo kaj estas haltejo de la gravaj internaciaj eksprestrajnoj inter Italio kaj Germanio. Post finkonstruo de la nova baza fervojtunelo tra Gotardo la veturtempo inter Belinzono kaj Zuriko malpliiĝos de nun tri al du horoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Belinzono datiĝas el la jaro 590 kiel Belitio. La loko estis la strategia kontrolejo de la montpasejoj Sankt-Gotardo, Lukmanier kaj San Berardino. La urbo Como vendis Belinzonon en la jaro 1242 al Milano. Post plurfoja posedantŝanĝo la franca reĝo Ludoviko la 7-a koncedis Belinzonon en la jaro 1503 en la kontrakto de Arono al la ĵurkomunumoj kantonoj Urio, Ŝvico kaj Untervaldo.

Esperanto-Movado redakti

De post la 7a IFEK-kongreso en Zuriko en Kantono Tiĉino kaj precipe en Belinzono aktivis kantona fervojista grupo kun Kurt Greutert, Giovanni Sasselli, Enea Albertini, Fernando de Faveri kaj aliaj. Tio kondukis al la fondiĝo de Esperanto-Grupo Belinzono kaj de Tiĉina Esperanto-Ligo, kies unua prezidanto estis Enrico Balmelli. Tiuj grupoj ĉesis siajn aktivecojn en la 1990-aj jaroj pro maljuniĝo de la aktivularo kaj malsukceso akiri junajn sekvantojn.

En Bellinzona naskiĝis kaj vivas la esperantisto kaj idisto Tazio Carlevaro.[1]

Monda heredaĵo redakti

De 2000 la tri kasteloj de la urbo (Castelgrande, Montebello kaj Sasso Corbaro) kaj la urbaj fortikaĵoj apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti