Bellach

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bellach (stacidomo).

Bellach estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 5 094 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Bellach
Blazono de Bellach
Blazono de Bellach
Bellach vidita el la trajno
Bellach vidita el la trajno
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Geografia situo CH1903: 604649 / 229373 (mapo)47.2152777777787.5Koordinatoj: 47° 13′ N, 7° 30′ O; CH1903: 604649 / 229373 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5094
Areo 5,31 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 4512
Komunumkodo 2542
Mapo de Bellach
Mapo de Bellach
vdr

Geografio redakti

Bellach situas sude de la Ĵurasa montaro ĉe la norda Bordo de la rivero Aro, rekte okcidente de Soloturno, kun kio ĝi intertempe komplete kunkreskis. Bellach konsistas el la komplete kunkreskintaj vilaĝoj Ober-Bellach, Nieder-Bellach kaj Gärisch. La teritorio de la komunumle etendiĝas sur areo de 5,31 km², de kiuj 14,6% estas kovritaj de arbaro, 47,4% servas por agrikulturo kaj 4,4% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bellach limas en nordo al Lommiswil kaj Oberdorf, en oriento al Langendorf kaj Soloturno, en sudoriento al Biberist, en sudo al Lüsslingen-Nennigkofen, kaj en okcidento al Selzach.

Trafiko redakti

La stacidomo de Bellach situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Soloturno al Bielo. La komunumo ankaŭ disponas pri aliro al la nacia aŭtoŝoseo A5 de Soloturno tra Bielo al Neŭŝatelo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bellach datiĝas el la jaro 1294 kiel Bella.

Proksime de la stacidomo estis malkovrita malfrubronzepoka setlejo kaj apud Weiherhof la restaĵoj de kelta templo.

Proksimume en la jaro 750 Bellach fariĝis posedaĵo de la soloturna Monaĥejo Sankt-Ursen. Post ties politika senpovigo, Bellach falis sub la jurisdikcio de la voktejo Flumenthal.

Ĝis la sendependiĝo kiel propra komunumo okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Bellach havis komunan tribunalon kun Langendorf kaj Oberdorf, kies sidejo troviĝis en Langendorf.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti