Bellaria-Igea Marina

komunumo de Italio

Bellaria-Igea Marina estas komunumo de Italio. Ĝi situas ĉe la bordo de Adriatiko en provinco Rimini, ĉirkaŭ 15 km norde de urbo Rimini.

Bellaria-Igea Marina
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Emilio-Romanjo (2005)
Provinco RN Rimini (2005)
Geografia situo 44° 9′ N, 12° 27′ O (mapo)44.1512.45Koordinatoj: 44° 9′ N, 12° 27′ O (mapo)
Alto super marnivelo 3 m [+]
Areo 18 (2005) km²
Loĝantaro 19 455 (2023)
Loĝdenso 1071 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Igea Marina (2005)
Najbaraj komunumoj Rimini, San Mauro Pascoli (FC) (2005)
Patrono Sant'Apollonia
Festa tago 9-a de februaro (2005)
Nomo de loĝantoj bellariesi
Poŝtkodo 47814
Imposta kodo A747
Kodo laŭ ISTAT 099001
Telefona prefikso 0541
Retpaĝo http://www.comune.bellaria-igea-marina.rn.it/
Loko en mapo
vdr
Stacidomo

La komunumo koncentriĝas pri marborda turismo. Ĝi konsistas el la partoj Bellaria, Igea Marina, Bordonchio kaj Cagnona. Inter Bellaria kaj Igea Marina fluas rivero Uso.

Trafiko redakti

Bellaria kaj Igea Marina situas ĉe loka fervoja linio inter Rimini kaj Ravenna. Al Rimini ekzistas antaŭurba aŭtobusa linio. La stacio Rimini Nord/Bellaria de aŭtovojo A14 situas je distanco de ĉirkaŭ 10 km. Longdistancaj trajnoj haltas en Rimini, kiu posedas ankaŭ la plej proksiman flughavenon.

Esperanto-vivo redakti

En 1999 en Bellaria okazis la 23-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Junularo, lige al la 5-a itala studadsesio de AIS San-Marino.

 
Strando


Eksteraj ligiloj redakti