Belle Époque

epoko de Eŭropa historio (1871–1914)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Belle époque (filmo).

Belle Époque [bel epOk'] (esprimo de la franca lingvo: signife «Bela Epoko», kun nuanco, krom estetiko, de ekonomia potenco kaj de socia fiero) estas esprimo naskita antaŭ la Unua Mondmilito por aludi la periodon de la historio de Eŭropo inter la lasta jardeko de la 19-a jarcento kaj la eksplodo de la Granda Milito de 1914.

Universala Ekspozicio de Parizo (1900).
Balo en Moulin de la Galette - oleo-pentrado de la franca pentristo Pierre-Auguste Renoir de 1876. La pentraĵo estas nuntempe ekspoziciata ĉe la Muzeo d'Orsay en Parizo; La peco prezentas dancfeston de la burĝa klaso, kiu okazas en Montmartre proksime al la Moulin de la Galette.

Tiu nomigo respondis parte al realo ĵus malkovrita kiu havigis novajn valorojn al la eŭropaj socioj (etendo de la imperiismo, antaŭenpuŝo de la kapitalismo, enorma fido en la scienco kaj la progreso kiel helpantoj de la homaro); ankaŭ aludas al epoko kiam la transformoj kaj ekonomiaj kaj kulturaj kiujn generis la teknologio influis sur ĉiuj tavoloj de la loĝantaro (ekde la aristokratio al la proletaro), kaj tiu nomo respondas parte ankaŭ al nostalgia rigardo kiu tendencis plibeligi la eŭropan pasinton antaŭan al 1914 kvazaŭ perdita paradizo post la enorma kontinenta vundo de la Unua Mondmilito.

Pri politiko redakti

Pri sociaj aspektoj redakti

Pri ekonomiaj aspektoj redakti

Pri teknologio redakti

Tiu ĉi tempo estis periodo de sciencaj kaj teknologiaj progresoj en Eŭropo kaj ĉirkaŭ la mondo. La listo de inventoj kaj evoluoj atribuitaj al ĉi tiu periodo inkluzivas, inter aliaj, la aŭton, la aviadilon, la metroon, la kinejon, la gramofono kaj la telefonon. La plejparto da inventoj devenis de Usono, sed la aŭto originis de Eŭropo.

Dum ĉi tiuj jaroj biologoj ekkomprenis la signifon kaj fonton de malsanoj kaj disvolvis la studkampon de bakteriologio, dum fizikistoj kiel Max Planck, Albert Einstein kaj Nils Bohr metis la fundamentojn de moderna fiziko, kaj psikologo Sigmund Freud revoluciigis la studkampon de psikologio.

La disvolviĝo de progresintaj esploraj metodoj ankaŭ kaŭzis prosperon en la sociaj sciencoj, kiel historio kaj politika scienco. Georg Simmel kaj Emil Durkheim, kune kun la usonaj Thorstein Veblen, iniciatis la studkampon de sociologio.

Post la multaj eltrovoj kaj evoluoj, aperis la bezono omaĝi tiujn koncernatajn, kaj komenciĝis la tradicio doni Nobel-premiojn pro eksterordinaraj kontribuoj al la homaro, inkluzive en la studkampoj de fiziko, kemio kaj medicino.

Pri arto redakti

La diversaj artoj ankaŭ spertis radikalajn ŝanĝojn dum la periodo antaŭ la unua mondmilito, kun la apero de novaj fluoj kaj artaj formoj.

La fluo de impresionismo, kiu estis konsiderata pionira kaj aŭdaca en la 1860-aj jaroj, estis tiam vaste agnoskita tiutempe, kaj ĝia posteulo kiel avangardo estis ekspresionismo.

En la kampo de bildarto elstaris la Secesio-stilo (art noveau), kiu estis karakterizita per la uzo de kurbaj agordoj kaj linioj. La stilo estas vidata kiel reganta en ĉiuj eŭropaj landoj, kaj eĉ preterpasis siajn limojn kaj baldaŭ konkeris ankaŭ Meksikon kaj Usonon. Foje ankaŭ nomata la "Bel Epokan" stilo.

Tiutempaj teatroj adoptis modernajn ĝenrojn, inkluzive ekspresionismon, kaj multaj dramistoj verkis teatraĵojn, kiuj ŝokis spektantaron per rektaj kaj akraj priskriboj de ĉiutaga vivo inkluzive de seksaj referencoj, kaj per la uzo de nekutimaj vidaj elementoj. Samtempe kabaredaj teatroj floris kaj furoris.

En la muzika kampo, la periodo famiĝis danke al la repertuaro de kantoj "melodioj", "Romansoj" (am-aferoj) kaj pli. La italoj estis la plej grandaj partianoj de ĉi tiuj kantoj, kun la plej fama kantisto Francesco Paolo Tosti.

Dum ĉi tiu periodo ankaŭ floris la valsa danco. Operetoj atingis la pinton de populareco, kun komponistoj kiel Johann Strauss, Kalman Imre kaj Franz Lehar. Dum ĉi tiu periodo la filmo naskiĝis, sed ne populariĝis ĝis post la unua mondmilito. Eŭropa literaturo ankaŭ spertis signifan ŝanĝon dum ĉi tiu periodo. Realisma literaturo kaj naturalismo atingis novajn rekordojn. Famaj verkistoj de ĉi tiu periodo inkluzivis Theodor Fontane, Guy de Maupassant kaj Emile Zola. Iom post iom, realismo malfermis la vojon al modernismo, kiu aperis en la 1890-aj jaroj kaj regis en eŭropa literaturo dum la jaroj de la Bel epoko kaj tra la intermilita periodo. Inter la tiutempaj verkistoj estis Andrej Belij, Joseph Conrad, James Joyce, Franz Kafka, D. H. Lawrence, Thomas Mann, Robert Musil, Marcel Proust, Arthur Schnitzler, Robert Walser kaj William Butler Yeats.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Losada, Leandro, La alta sociedad en la Buenos Aires de la Belle Époque. Sociabilidad, estilos de vida e identidades, Siglo XXI Iberoamericana, Buenos Aires, 2008, ISBN 978-987-1013-65-4 (445 paĝoj)
  • Verlichak, Carmen, Las diosas de la Belle Époque y de los 'años locos' , Editorial Atlántida, Buenos Aires, 1996, ISBN 950-08-1599-0 (232 paĝoj)