Belmont-sur-Yverdon

komunumo de Svislando

Belmont-sur-Yverdon estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 331 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Belmont-sur-Yverdon
Blazono de Belmont-sur-Yverdon
Blazono de Belmont-sur-Yverdon
Blazono de Belmont-sur-Yverdon
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 44′ 43″ N 6° 37′ 26″ O / 46.74528 °N, 6.62389 °O / 46.74528; 6.62389 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 43″ N 6° 37′ 26″ O / 46.74528 °N, 6.62389 °O / 46.74528; 6.62389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 331
Areo 6,47 km²
Alteco 535 m super marnivelo
Poŝtkodo 1432
Komunumkodo 5902
Mapo de Belmont-sur-Yverdon
Mapo de Belmont-sur-Yverdon
Situa mapo de Belmont-sur-Yverdon
vdr

Geografio redakti

La komunumo Belmont-sur-Yverdon situas 3 kilometrojn sude de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains en la ebenjaĵo de la rivero Orbe. La nordorientan komunumlimon formas la Orienta Kanalo (Canal oriental), flanka kanalo de la rivero Thielle. La komunumo konsistas el la vilaĝo Belmont kaj la setlejoj Le Villaret tute en la sudo kaj La Léchère sude de la vilaĝo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,47 km², de kiuj 17,5% estas kovritaj de arbaro, 76,2% servas por agrikulturo kaj 5,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Belmont-sur-Yverdon limas en nordo al Yverdon-les-Bains, en nordoriento al Gressy, en oriento kaj sudo al Essertines-sur-Yverdon, en sudokcidento al Suchy, kaj en nordokcidento al Ependes.

Trafiko redakti

Tra Belmont-sur-Yverdon pasas konekta vojo de Ependes al Gressy kaj alia fojo al Corcelles-sur-Chavornay. En nordo tra la komunuma teritorio pasas la svisa aŭtovojo A1, kies vojnodo Yverdon kun la svisa aŭtovojo A5 situas ĉe la nordorienta komunumlimo. 1 kilometron nordoriente de la komunumo situas la alveturejo Yverdon al la svisaj aŭtovojoj A1 kaj A5. Pere de poŝtaŭtolinio de Yverdon al Suchy la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Belmont-sur-Yverdon datiĝas el la jaro 1154 kiel castrum Bellimontis. Villaret estis menciita en la jaro 1164 kiel Villars-Frelon. La vilaĝo estiĝis el antaŭurbo menciita en la jaro 1220 kiel semajna merkato, kiu en la jaro 1367 akiris urborajton. En la jaro 1433 la urbeto apartenis al la bonaj urboj de Vaŭdoj, sed poste perdis sian signifon kaj sian urban statuson. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis la sidejo de subvoktejo de la Voktejo Yverdon. En la jaro 1803 ĝi fariĝis ĉefloko de la komunumaro Belmont en la Distrikto Yverdon, kun kiu ĝi surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis integrita al la nove kreita Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti