Belmonte de Campos

Belmonte de Campos [belMONte deKAMpos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Belmonte de Campos estas komprenebla etimologie kiel Bela Monto de Kampartero.

Belmonte de Campos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34304
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 4° 59′ U (mapo)41.933055555556-4.9830555555556Koordinatoj: 41° 56′ N, 4° 59′ U (mapo) [+]
Alto 758 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Belmonte de Campos (Provinco Palencio)
Belmonte de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Belmonte de Campos
Belmonte de Campos
Situo de Belmonte de Campos
Belmonte de Campos (Hispanio)
Belmonte de Campos (Hispanio)
DEC
Belmonte de Campos
Belmonte de Campos
Situo de Belmonte de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Belmonte de Campos [+]
vdr

Geografio redakti

 
La kastelo de Belmonte de Campos.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 26 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 180 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 48 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La kastelo de la 15-a al 16-a jarcentoj apartenis al la familio Sarmiento, kiu poste vendis la urbon kaj la kastelon al Inés de Guzmán, senjorino de Villalba de los Alcores kaj Fuensaldaña.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la kastelo kun impona ĉefturo, sed ruinendanĝerigita.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti