Belorusoj

slava gento, ĉefe loĝanta en Belorusio, Usono, Rusio, kaj Ukrainio
ortodoksismokatolikismoprotestantismo

Belorusojbelarusoj (memnomo: беларусы) estas slava popolo kun ĉirkaŭ 10 mln. da homoj, loĝantaj ĉefe en Belorusio.

Belorusoj
etno
orientaj slavoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
belorusa lingvo
Religio
vdr
Беларусы. Biełarusy. Belarusians.png

Belorusoj kune kun rusoj kaj ukrainoj apartentas al orientaj slavoj. Laŭ la tradicia koncepto la prauloj de belorusoj estis antikvaj slavaj triboj de dregoviĉoj, kriviĉoj kaj radimiĉoj. En la epoko de politika malunueco sur la teritorio de la nuntempa Belorsuio en la 13-a kaj 14-a jarcentoj la teroj de belorusoj fariĝis parto de la Grandprinclando Litovio, enkadre de kiu formiĝis la belorusa popolo.

La etnonomo de belorusoj devenas de la slava toponimo Белая Русь (Belaja Rusj) – Blanka Rusio. Tamen la nomo vaste ekestas uzata nur post la fondiĝo de Belorusa Respubliko (1919).

La formado de la belorusa etno okazis en kondiĉoj de konfesiaj kontraŭstaroj inter ortodoksismo kaj katolikismo, poligo en la epoko de Pola-Litova Unio kaj rusigo dum estado en Rusia Imperio, al kiu la belorusaj teroj ekapartenis rezulte de 3 dividoj de Pollando (1772, 1793, 1795). Fine de la 17-a jarcento la antikva belorusa lingvo estis forigita el la socia vivo per la la pola. La unuaj publikaĵoj en la belorusa lingvo ekaperis nur en 19-a jarcento.

Malgraŭ la unueco de la belorusa kulturo formiĝis regionaj diferencoj. Oni kalkulas ses histori-etnografiajn regionojn: Poozerje (norde), Podneprovje (oriente), Centra Belorusio, Ponemanje (nord-okcidento), Orienta Polesje kaj Okcidenta Polesje.