Ben CARSON, formale Benjamin Solomon CARSON, Sr., (naskita la 18-an de septembro 1951 en Detrojto) estas usona politikisto, verkisto, kaj emerita nervoĥirurgo. Je la 3-a de majo 2015 li anoncis sin kandidato por la nomumo de la Respublikana Partio por la usona prezidenta balotado en 2016.[1] Je la 2-a de marto 2016, post la Supermardaj primaraj konkursoj, Carson anoncis ke li "ne vidas politikan vojon antaŭen" kaj ne ĉeestos la sekvontan respublikanan debaton en Detrojto.[2] La 4-an de marto li malaktivigis sian kandidatadon, kaj anoncis ke li fariĝos la nacia prezidanto de My Faith Votes, organizaĵo celanta instigi kristanojn voĉdoni.[3]

Ben Carson
Persona informo
Ben Carson
Naskonomo Benjamin Solomon Carson
Naskiĝo 18-an de septembro 1951 (1951-09-18) (72-jaraĝa)
en Detrojto
Religio Sepataga Adventisma Eklezio vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko West Friendship vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de MiĉiganoUniversitato Yale • University of Michigan Medical School • Southwestern High School • Davenport College vd
Partio Respublikana PartioDemokrata PartiosenpartiaRespublikana Partio vd
Subskribo Ben Carson
Familio
Patro Robert Solomon Carson vd
Patrino Sonya Carson vd
Edz(in)o Candy Carson vd
Infanoj Rhoeyce Carson • Ben Carson Jr. • Murray Carson vd
Profesio
Okupo psikologo • neŭrokirurgo • politikisto • universitata instruisto • kirurgo • verkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ben Carson, kandidato de la Departemento pri Urbanizado en la kabineto de Donald Trump

Carson estis la unua ĥirurgo, kiu sukcesis apartigis ĝemelojn kranie kunkreskintajn. en 2008 li ricevis de usona prezidento George W. Bush la Prezidentan medalon de libereco.

Post vaste diskonigita parolado ĉe la Nacia matenmanĝo de preĝado en 2013, Carson fariĝis furora konservativa figuro en la usonaj amaskomunikiloj pro siaj opinioj pri sociaj kaj politikaj demandoj.[4]

Ben Carson de la 20-a de januaro 2017 estas la ĉefo de la Departemento pri Urbanizado en la kabineto de Prezidento de Usono Donald Trump.

Referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo estas ege koncizigita traduko de partoj de la anglalingva vikipedia artikolo pri Ben Carson.