Benedikto la 11-a

papo de la katolika eklezio

Benedikto la 11-a (civile Niccolo di Boccasio; naskiĝis en 1240 en Treviso; mortis la 7-an de julio 1304 en Perugia) estis de la 22-a de oktobro 1303 ĝis sia morto, papo de la romkatolika eklezio.

Benedikto la 11-a
194-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Niccolo di Boccasio
Pontifiko de 22-a de oktobro 1303
ĝis 7-an de julio 1304
Antaŭulo Bonifaco la 8-a
Sekvanto Klemento la 5-a
Persona informo
Naskiĝo 1240
en Treviso
Morto 7-an de julio 1304
en Perugia, Papa Ŝtato
Mortokialo veneno [#]
Tombo Perugia Cathedral [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en la jaro 1240 en Treviso, iĝis dominikano, estis generalmagistro de la dominikanoj kaj ekde 1300 kardinalepiskopo de Ostia.

Kiel papo li provis plibonigi la rilatojn inter la apostola Seĝo kaj Francujo, kiuj suferis pro la buleo Unam Sanctam de lia antaŭulo, Bonifaco la 8-a.

Dum sia papeco, Benedikto faris kardinalojn la dominikanon Niccolò Alberti, la 18-an de decembro 1303, kaj Walter Winterburn, la 19-an de februaro 1304.

Li mortis la 7-an de julio 1304 en Perugia pro disenterio. Li estis entombigita tie en la maldekstra navo de San Domenico[1].

Klemento la 12-a beatigis lin en 1736. Lia festotago estas la 7-a de julio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Vidu: Springer, A.H.: Handbuch der Kunstgeschichte. Stuttgart 1855, p. 365