Benedikto la 13-a (kontraŭpapo)

Pedro de Luna, aŭ france Pierre de Lune (n. en 1329 en Illueca - m. en 1423) fariĝis avinjona papo sub la nomo Benedikto la 13-a. Li hodiaŭ estas rigardata de la Romkatolika Eklezio kiel kontraŭpapo.

Benedikto la 13-a
Persona informo
Naskonomo Pedro Martínez de Luna y Pérez de Gotor
Aliaj nomoj Papa Luna
Naskiĝo 25-an de novembro 1328 (1328-11-25)
en Papa Luna palace, Illueca,  Aragonio
Morto 23-an de majo 1423 (1423-05-23) (94-jaraĝa)
en Peniscola Castle, Peniscola,  Reĝlando de Valencio
Lingvoj mezepoka aragona lingvo • latinafranca
Ŝtataneco Aragonio
Alma mater Universitato de Montpellier
Familio
Patro Juan Martinez de Luna, Senor Illueca
Patrino Maria Teresa Pérez de Gotor y Zapata
Frat(in)o Juan Martinez de Luna, Señor de Illueca
Okupo
Okupo romkatolika sacerdoto • universitata instruisto • latinkatolika episkopo
vdr
La kardinaloj de Saint-Martial kaj Neufchâtel kronigas Benedikton la 13-an. (Kronikoj de Froissart)

Benedikto devenis de nobela familio de Aragono. Li junaĝe studadis civilan kaj eklezian jurisprudencon, kaj cetere nedaŭre ĉesis studi por fariĝi militisto. Li poste estis nomumita kiel profesoro pri eklezia juro en la universitato de Montpeliero. La kontraŭpapo verkis multajn jurajn eseojn, sed ankaŭ manlibrojn pri teologio kaj asketismo.

Oni ne konfuzu lin kun Benedikto la 13-a, kiu estis la roma papo inter 1724 kaj 1730.