Benedikto la 16-a

papo de la katolika eklezio

Benedikto la 16-a (latine Benedictus, "Benita" aŭ "Benito"), baptonomiĝis Joseph RATZINGER [JOzef RAcinger], naskiĝis la  16-an de aprilo 1927(nun 1927-04-16) en Marktl am Inn (Germanio), mortis la 31-an de decembro 2022 en Vatikano; kiel la 265-a papo plenumis la plej altan oficon en la katolika eklezio ekde la 19-an de aprilo 2005 ĝis sia anticipe anoncita demisio kiu ekvalidis la 28-an de februaro 2013 je la 20-a horo.[1] Antaŭe li multajn jarojn estis kardinalo, dekano (estro) de la kardinala kolegaro kaj prefekto de la katolika Kongregacio por la Doktrino de la Fido.

Papo
Papo
Benedikto la 16-a
265-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Joseph Alois Ratzinger
Pontifiko de 19-a de aprilo 2005
ĝis 28-a de februaro 2013
Antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a
Sekvanto Francisko
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de aprilo 1927(nun 1927-04-16) (96‑jara)
en Marktl am Inn, Bavario,  Germanio
Morto 31-an de decembro 2022 (2022-12-31)
en Monaĥejo de la Patrino de la Eklezio
Tombo Vatikanaj Grotoj [#]
Alma mater Munkena universitatoGeorgia kolegio (Munkeno) [#]
Lingvoj germana lingvolatina lingvoitala lingvofranca lingvoangla lingvohispana lingvo [#]
Subskribo Benedikto la 16-a
Familio
Patro Joseph Ratzinger, Sr. [#]
Patrino Maria Peintner [#]
Gefratoj Georg Ratzinger [#]
Ĉefepiskopo de Munkeno kaj Freising
Dum 1977–1982
Antaŭulo Julius Döpfner
Sekvanto Friedrich Wetter
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis kiel filo de patro Jozefo kaj patrino Maria. Li naskiĝis sabate antaŭ Pasko kaj post lia naskiĝo estiĝis granda neĝfalo, tre rara en tiu sezono. Inter 1949 kaj 1951 li estis studento ĉe la Georgia kolegio (Munkeno).

Li estis unu el la plej gravaj kardinaloj kaj estis konsiderata kiel plej intima kunlaboranto de papo Johano Paŭlo la 2-a kaj oni rigardis lin patro de la konservema parto de la katolika eklezio. Kiel prefekto de la kongregacio li forte kontraŭis reformojn, ekzemple koncerne pastrecon de virinoj, pastran edzecon aŭ kontraŭkoncipilojn.

 

La unua jaro de papeco montris parte alian bildon de Benedikto la 16-a. Lia unua encikliko "Deus Caritas est / Pri la Kristana Amo", publikigita en januaro 2006, pritraktas la Dian kaj homan amon. Pli ol miliono da junuloj venis al la Monda Junulara Tago okazinta en Kolonjo en aŭgusto 2005. Ili denove montris, ke la katolika eklezio estas juna kaj vigla. Ankaŭ en Romo en liaj festoj, preĝoj kaj aŭdiencoj kolektiĝas pli da homoj ol iam ĉe iu papo. Li estis unu el la malmultaj kardinaloj kun klubo de entuziasmuloj kaj kun ŝatantaro-retejo (anglalingva).[noto 1]

La papo ne estis vegetarano, sed li parolis pri la ekspluatado de ĉiuj animaloj, precipe brutoj. Intervjuita en 2002 pri rajtoj de bestoj, li diris "Tio estas tre grava demando. Ĉiuokaze, ni povas vidi ke ili estas donitaj al nia zorgado, ke ni ne rajtas simple fari ion ajn al ili. Ankaŭ bestoj estas de Dio. Certe, ia industria uzado, ekzemple kun anseroj nutritaj por produkti kiel eble plej grandan hepaton, aŭ kun kokinoj tiom pakitaj kune ke ili iĝas karikaturoj de birdoj, ĉi tiu malnobiligado de vivantaj bestoj en varon ŝajnas al mi kontraŭ la rilato reciproka, kiu aperas en la Biblio." Li eĥis oficialan katolikan instruon, kiu diras klare ke "Bestoj estas de Dio. Li ĉirkaŭas ilin per Sia zorgado. Per sia nura ekzisto, ili benas Lin kaj donas gloron al Li. Tiel homoj ŝuldas bonkorecon al ili. Ni memoru la mildecon, kun kiu sanktuloj kiel Sankta Francisko el Asizo aŭ Sankta Filipo Neri traktis bestojn... Kontraŭas homon dignon suferigi aŭ mortigi bestojn sennecese." (PETA) (anglalingva)

En sia unua parolado li diris veante la nunan staton de homaro: "Tial la trezoroj de l' Tero ne plu estas je servo al konstruado de la ĝardeno de Dio, en kiu ĉiuj povus vivi, sed estas servutitaj far la potencoj ekspluatantaj kaj detruantaj."

Kiel unua papo de plurcent jaroj Benedikto demisiis la 11-an de februaro 2013 por liberigi la vojon al pli juna kaj sana papo. La 13-an de marto la konklavo elektis Franciskon lia posteulo. Benedikto ne rajtis voĉdoni, ĉar li aĝis pli ol 80 jarojn.

Nomumo de kardinaloj redakti

Dum 5 kardinalaj kolegioj la papo nomunis 90 kardinalojn, interalie: Kurt Koch, Reinhard Marx, Julien Ries kaj Prosper Grech.

Doktorigoj, sanktigoj kaj beatigoj redakti

Dum pontifikado de la papo oni anoncis 2 novajn doktorojn, 44 sanktulojn, 289 beatulojn.

Doktoroj de la Eklezio: Hildegard de Bingen, Juan de Ávila

Kanonizo: Maria Bernarda Bütler, Nuno Álvares Pereira, Jeanne Jugan, Patro Damiano, Rafael Arnaiz Barón, André Bessette, Kamila Baptista el Varano, Kateri Tekakvida, Carmen Salles y Barangueras, Anna Schäffer

Beatigo: Johano Paŭlo la 2-a, Clemens August von Galen, John Henry Newman

Esperanto redakti

La papo Benedikto la 16-a daŭrigis la tradicion de sia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a saluti paske kaj kristnaske ankaŭ en Esperanto (kun escepto de kristnasko 2005, kie li salutis nur en trideko da lingvoj[2]); Johano Paŭlo la 2-a komencis tion en aprilo 1994, Francisko ne faris dum pasko 2013.

 

Verkoj redakti

Enciklikoj

Benedikto la 16-a eldonis 3 enciklikojn:

Aliaj papaj dokumentoj

Publikaĵoj

  • Dia revolucio (2006)
  • Trilogio: Jesuo de Nazareto (unua volumo, 2007; dua volumo, 2011; tria volumo, 2012)
  • Lumeco de la mondo (2011, intervjuo de Peter Seewald)

Pilgrimoj kaj eksterlandaj vizitoj redakti

Benedikto la 16-a dum sia pontifiko 24 foje vojaĝis eksterlanden, en tio la plej multe (3 fojoj) al sia patrujo kaj al Hispanio. Ankaŭ famiĝis dum renkontiĝoj kun junularo en Mondaj Junularaj Tagoj. En Italio apostole vojaĝis 33 foje.

En la tagoj 25–28 de majo 2006 okazis pilgrimado de papo Benedikto la 16-a al Pollando. La papo vizitis Varsovion kaj lokojn ligitajn kun Johano Paŭlo la 2-a: Krakovon, Wadowice, Oświęcim, Kalwaria Zebrzydowska kaj Częstochowa. Tio estis lia naŭa restado en Pollando, sed unusola kiel la kapo de Katolika Eklezio. Slogano akompananta la vojaĝon estis vortoj: Estu firmaj en la fido (Trwajcie mocni w wierze). En Varsovio okazis meso kun partopreno de 300 000 kredantoj. Inter ili estis pli ol 2300 belorusoj kaj i.a. norvegoj, kanadanoj, [nov-zelandanoj, ukrainoj, rusoj kaj filipinanoj. Lian viziton al pilgrimejo Jasna Góra partoprenis 450 000 personoj. Lian meson kun prediko partoprenis ĉ. 900 000 kredantoj. En estinta germana-nazia koncentrejo Auschwitz-Birkenau vizitis kelon, kie martire mortis Maksimiliano Kolbe.

Publikaj ĉeestoj de emerita papo redakti

Premioj kaj distingoj redakti

Ĝis nun la papo ricevis 7 honorajn doktorecojn, atribuitajn de:

Mia spirita testamento redakti

Postmorte anoncita, verkita la 29-an de aŭgusto 2006 (elektita fragmento):

Jam de 60 jaroj mi sekvas la teologian vojon, precipe la biblistikan, kaj mi vidis, kiel kun laŭvicaj generacioj falis tezojn ŝajne nerefuteblaj, kiuj montriĝis nur hipotezoj: falis generacioj de liberaluloj (Harnack, Jülicher, ktp), generacioj de ekzistencialistoj (Bultmann ktp), generacioj de markistoj. Mi vidis kaj vidas, kiel el miksaĵo de hipotezoj emerĝas ĉiam denove racieco de la kredo. Jesuo Kristo vere estas Vojo, Vero kaj Vivo – kaj la Eklezio, kun ĉiuj siaj malperfektecoj, vere estas Lia Korpo.

Atakoj kontraŭ la papo redakti

Jam kiel prefekto de la Kongregacio por la Doktrino de la Fido li multe faris por haltigi kaoson enpenetrantan internon de la Eklezio. La kardinalo reĵetis teologiajn novigojn kaj postulojn de ŝanĝoj rilate al homa seksemo, divorcojn kaj sacerdotecon de virinoj. Ankaŭ sinkretismjan tendencojn, kiuj relativigis signifon de la katolika fido. Tial en amaskomunikiloj aperis voĉoj kvazaŭ ĝis nun "malferma, progresema kaj eĉ liberala teologo" ŝanĝiĝis en ekstreman konservatulon. Li kontraŭstaris al sloganoj de kultura revolucio en Eŭropo pere de publikigo de kongregaciaj dokumentoj: Libertatis nuntius (Instrukcio pri kelkaj aspektoj de la teologio de liberigo), 1984 kaj Libertatis conscientia (Instrukcio pri kristanisma libereco kaj savo), 1986. Laŭ kritikistoj li trastrekis la teologion de liberigo por katolikoj de Latinameriko ferminte al ili eklezian vojon de eskapo el malriĉeco kaj totalisma perforto.

Aiaj kritikaj voĉoj disaŭdiĝis post publikigo de letero Homosexualitis problema 1986, Donum vitae (Instrukcio pri defendo de la vivo), 1987, Donum veritatis (Instrukcio pri vokiteco de teologo en la Eklezio), 1990, Communionis notio (Letero pri la Eklezio kiel homa komunumo), 1992, Annus Internationalis Familiae (Letero pri Komunio por eksgeedzigitoj), 1994, aŭ deklaro Dominus Jesus (2000). La lastan deklaron kontraŭuloj de la kardinalo traktis kiel paŝon fermantan la vojon al ekumenismo.

Kiel la papo li jam de la komenco estis atakita kiel defendanto de la fido kaj de supernatura digno de la homo. Oni utiligis preskaŭ ĉiun pretekston por detrui lian reputacion kaj aŭtoritaton. Septembre 2006 prezentita citaĵo de la papo pri islamo, laŭ Manuelo la 2-a Palaeologa, estis traktita kiel kontraŭa al la politika ĝusteco. Jaron poste la apostola letero motu proprio Summorum Pontificium, permesanta en liturgio Trentan meson, iĝis laŭvica preteksto.

Citaĵoj redakti

Granda tento kaj perfido de la identeco de la Eklezio estas transformo de ĝi en ian utopian movadon, kies ununura celo estas ŝanĝo de la mondo al pli bona. Tio implicas rezignon de la kapablo al konado de la vero, kio kondukas al minaco de relativismo.

Interesaĵoj redakti

Johano Paŭlo la 2-a unuflanke flugis al sandinisma Nikaragvo, kie en komunista registaro estis katolikaj monaĥoj kaj regis marksisma karikaturo de Evangelio, kune kun Kristo surbrake kun mitraleto kalaŝnikov. Samtempe duaflanke kardinalo Ratzinger prilaboris frakasigan dokumenton pri la teologio de liberigo, en kiu precize montris ĝian ŝanĝon de la fundamentaj nocioj de kristanismo. Anstataŭ fido, espero kaj amo estis enkondukitaj "fido al historio", "kredo al estonteco" kaj "emo favora al malriĉuloj". (laŭ Grzegorz Górny, Benedykt XVI - papież na rozdrożach Kościoła (Benedikto la 16-a - la papo sur disvojoj de la Eklezio), "Sieci", n-ro 2/2023).

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Bernhard Meuser, Benedikt XVI. – unser Papst: ein Portrait (Benedikto la 16-a. Nia Papo. Portreto)

Notoj redakti

Referencoj redakti

  1. Sensation im Vatikan: Papst Benedikt XVI. tritt zurück, en: Spiegel online de la 11-a de Februaro 2013 germane
  2. Libera Folio

Eksteraj ligiloj redakti