Benjo CONEV (bulgare Беньо Стефанов Цонев, n. 12-an de januaro 1863; m. 5-an de oktobro 1926) estis bulgara filologo, doktoro, universitata profesoro de slava filologio. Demonstraciis sian simpation por Esperanto, i. a. per entuziasma artikolo.

Benjo Conev
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1863 (1863-01-12)
en Loveĉ,  Otomana Imperio
Morto 5-an de oktobro 1926 (1926-10-05) (63-jaraĝa)
en Sofio,  Reĝlando Bulgario
Lingvoj bulgara
Alma mater Universitato de VienoUniversitato de Lepsiko
Okupo
Okupo docentolingvisto • filologo • slavisto • paleografo
vdr

Li estis profesoro en la Universitato de Sofia, kaj membro de la Bulgara Akademio de Sciencoj ekde ĝia fondiĝo en 1911. Lia ĉefa fako estis la historio de fonetiko, kaj la historio de la bulgara lingvo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.