„Little“ Benny HARRIS (* 23-an de aprilo 1919 en Novjorko; † 11-an de majo 1975 en San Francisko) estis trumpetisto de moderna ĵazo. Li validas kiel grava flankfiguro de bibopo.

Benny Harris
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1919 (1919-04-23)
en Nov-Jorko
Morto 11-an de majo 1975 (1975-05-11) (56-jaraĝa)
en San-Francisko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • komponisto
vdr

En la jaro 1939 Harris komence muzikis kun Tiny Bradshaw, en 1941 kaj 1943 poste en la orkestro de Earl Hines. Li estis gravulo en la ĵazklubejoj de la 52-a Strato en Novjorko de la fruaj 1940-aj jaroj kaj partoprenis multajn spontankoncertojn (ekz. en Minton's Playhouse), kie li ludis kun Benny Carter, John Kirby, Coleman Hawkins, Don Byas kaj Thelonious Monk. Ekde 1944 ĝis 1945 Benny Harris estis membro de la Bando Boyd Raeburn. Kiel komponisto de Ornithology, Crazeology, Reets and I (ofte ludata de Bud Powell) kaj Wahoo, kiu baziĝas sur la peco Perdido, Harris ne plu ludis multe ekde la 1940-aj jaroj. Tiutempe li partoprenis surdiskigojn de Don Byas, Clyde Hart kaj Charlie Parker. En 1949 li pretertempe ludis en la bandego de Dizzy Gillespie kaj en 1952 li koncertis kun Charlie Parker. Poste li transloĝiĝis al Kalifornio kaj ne plu aktivis muzikiste.

Literaturo redakti

  • Carlo Bohländer: Reclams Jazzführer. 1989