Benoît Hamon (naskiĝis la  26-an de junio 1967(nun 1967-06-26)[2] en Saint-Renan (Finistère)) estas franca politikisto. Eksa membro de la Eŭropa Parlamento, li estis proparolanto de la Socialista Partio de 2008 ĝis 2012 kaj regiona konsiliano de Francilio ekde 2010.

Benoît Hamon
Benoît Hamon en majo 2012.
Benoît Hamon en majo 2012.
Persona informo
Benoît Hamon
Naskiĝo la  26-an de junio 1967(nun 1967-06-26) (56‑jara)
en Saint-Renan (Finistère, Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Okcidenta Bretonio
Partio Socialista Partio (PS)
Subskribo Benoît Hamon
Familio
Amkunulo Gabrielle Guallar vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
Deputito de la 11-a distrikto de Yvelines
Dum 27-a de septembro 201421-a de julio 2012,
Prezidento François Hollande
Dum 20-a de junio 201221-a de julio 2012
Sekvanto Jean-Philippe Mallé
Ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado
Dum 2-a de aprilo 201425-a de aŭgusto 2014
Prezidento François Hollande
Sekvanto Najat Vallaud-Belkacem
Ministro delegita al sociala kaj solidara ekonomio kaj konsumado[1]
Dum 16-a de majo 201231-a de marto 2014
Sekvanto Valérie Fourneyron
Proparolanto de la Socialista Partio
Dum 6-a de decembro 200816-a de majo 2012
Sekvanto David Assouline
Eŭropa parlamentano
por la orienta distrikto
Dum 20-a de julio 200413-a de julio 2009
Prezidanto de la franca Movado de Junaj Socialistoj
Dum decembro 1993 – decembro 1995
Sekvanto Régis Juanico
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La 16-an de majo 2012, li estis nomumita ministro delegita al sociala kaj solidara ekonomio kaj konsumado ĉe Pierre Moscovici, ministro pri ekonomio kaj financoj en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault, li fariĝis ministro delegita al sociala kaj solidara ekonomio kaj konsumado en la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault. En junio de 2012, li estis elektita deputito de la 11-a distrikto de Yvelines. La 2-an de aprilo 2014, li estis nomumita ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado en la 1-a registaro de Manuel Valls[3].

Biografio redakti

Benoît Hamon naskiĝis de patrino sekretario kaj de patro inĝeniero, kiu en sia tuta kariero laboris en la arsenaloj[4] de la Direkcio de la marŝipaj konstruadoj (DCN) de Brest[5].

Li unue vivis strato Véronèse en Brest, poste de 1976 ĝis 1980, li ekloĝis kun siaj gepatroj en Dakar en Senegalio. Li revenis al Bretonio post divorco de siaj gepatroj.

Post akiro de licenco pri historio en la Universitato de Brest[5], li komencis sian karieron kiam 24-jara en 1991 kiel parlamenta asistanto de la (rokardana) deputito PS Pierre Brana de Ĝirondio. Li fariĝis la unua prezidanto de la Movado de Junaj Socialistoj refondita en 1993.

 
Benoît Hamon en 2000.

Li estis municipa konsiliano de Brétigny-sur-Orge (Essonne) de 2001 ĝis 2008 kaj eŭropa parlamentano de junio 2004 ĝis junio 2009, por la orienta distrikto[6].

Benoît Hamon estas, ekde oktobro 2008, membro de la estraro de Universitato Parizo 8, kiel « ekstera eminentulo »[7]. De septembro 2009, li instruas en tiu universitato, kiel asociita profesoro pri internaciaj organizaĵoj kaj la decidaj procezoj en la Eŭropa Unio.

Proparolanto de la Socialista Partio redakti

La 6-an de decembro 2008, li estis nomumita de la nova ĉefsekretario de la Socialista Partio Martine Aubry, proparolanto de la partio, anstataŭ Julien Dray.

Li estis elektita regiona konsiliano de Francilio okaze de la regionaj balotoj de 2010.

Ministro en la registaroj de Jean-Marc Ayrault redakti

La 16-an de majo 2012, li estis nomumita ministro delegita al sociala kaj solidara ekonomio kaj konsumado ĉe Pierre Moscovici, ministro pri ekonomio, financoj kaj komerco en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault. Li estis anstataŭita de David Assouline, Guillaume Bachelay kaj Charlotte Brun kiel proparolanro de la Socialista Partio[8], poste ekde julio 2012, de la sola David Assouline.

Benoît Hamon estis elektita deputito en la 11-a distrikto de Yvelines okaze de la deputitaj balotoj de 2012. En la dua balotvico, li venkis per 55,38 % de la voĉoj kontraŭ Fourgous (44,62 %)[9].

Ministro de la 1-a registaro de Manuel Valls redakti

La 2-an de aprilo 2014, li estis nomumita ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado en la 1-a registaro de Manuel Valls. Li forlasis tiun postenon, unu semajnon antaŭ la lerneja sezono.

Li estis elektita per la municipaj balotoj de 2014 en Yvelines, municipa konsiliano de Trappes kaj komunumara konsiliano de la aglomera komunumaro Saint-Quentin-en-Yvelines (Casqy). Li estis elektita deputito la 17-an de junio 2012, en la 11-a distrikto de Yvelines, sed pro sia nomumo al la registaro, forlasis sian seĝon al sia anstataŭanto Jean-Philippe Mallé.

Politikaj pozicioj redakti

Benoît Hamon akvtivas por forta intervenismo de la ŝtato en ekonomio. Li aparte proponis la ŝtatigon de la bankoj por konsistigi publikan financan instancon, kaj je la eŭropa nivelo, pledis por plistriktigo de la libera komerco[10].

La 22-an de novembro 2010, la pensfabriko Terra Nova (proksima al PS kaj al multaj membroj de la Socialista Partio) publikigis la dokumenton Lupatrinoj : etendo de la alipropreco. Benoît Hamon partoprenis en la pripensa grupo, origine de la dokumento, kiu oponas al la propono limigi lupatrinecon per leĝo[11].

Bibliografio redakti

  • 2004: Au cœur de la gauche – Éléments pour un projet politique (kunredaktita kun Vincent Peillon kaj Arnaud Montebourg), eld. "Éditions Le Bord de l'eau".
  • 2011: Tourner la page – Reprendre la marche du progrès social, eld. "Flammarion".

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Konsumado estis aldonita ekde la 21-a de junio 2012
  2. france Autorité BnF
  3. Royal, Montebourg, Hamon... la riskoplena ekvacio de Manuel Valls, gazeto Le Monde, la 2-an de aprilo 2014.
  4. Benoît Hamon, Sous les pavés, la grève Arkivigite je 2013-06-30 per Archive.today, gazeto Paris Match, la 12-an de aŭgusto 2009, alirita al "www.parismatch.com" la 3-an de januaro 2013.
  5. 5,0 5,1 Michel Revol (9‑a de aŭgusto 2007). Le frondeur du PS. Le Point. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2014-10-01.
  6. Listoj de PS por la eŭropaj balotoj de 2004.
  7. « Benoît Hamon en Parizo 8 » Arkivigite je 2014-04-16 per la retarkivo Wayback Machine, la 10-an de oktobro 2008.
  8. David Assouline, Guillaume Bachelay kaj Charlotte Brun, novaj proparolantoj de PS. Socialista Partio (la 22-an de majo 2012). Arkivita el la originalo je 2012-05-25. Alirita 2014-10-01.
  9. Rezultoj de la deputitaj balotoj de 2012 : YVELINES (78) - 11-a distrikto. ministère de l'Intérieur.
  10. Unmondedavance.eu Arkivigite je 2008-10-19 per la retarkivo Wayback Machine.
  11. René Frydman kaj Olivier Lyon-Caen, Lupatrinoj : etendo de la alipropreco Arkivigite je 2019-03-08 per la retarkivo Wayback Machine, pensfabriko "Terra Nova", la 22-an de novembro 2010

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti