Berebisto

Berebisto (ankaŭ Berebistas, BirebistasBurebistas) estis reĝo de dakiaj triboj, kiu formis etendan sed mallongdaŭran imperion en la teroj de la Danubio inter la jaroj 60 a. K. kaj 44 a. K. Por tio li ricevis la helpon de Deceneo, pastro, kiu ĉerte faris religian kaj moralan reformon en lia regno kaj devigis la forhakadon de vitejoj.

Berebisto
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Ŝtataneco Dakio vd
Profesio
Okupo reĝo vd
Aktiva en Dakio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La regno de Dakio en la epoko de Berebisto.

Li unuigis la loĝantaron de trakianoj de la rivero Hercinica (la aktuala Morava) okcidente, ĝis la Bug en la oriento, kaj de la Karpatoj norde ĝis Dionisopolo, elektante sian ĉefurbon (nomitan ArgedavaSargedava) proksime de Kostoşvi, nuntempe en la sudokcidento de Rumanio, en la montetoj Orăştie, kie ili starigis la fortojn. Li konkeris teritoriojn ĉirkaŭe kaj eĉ ĝis Trakio en Grekio, tio estas de Danubo al Moravo.

Tiom granda estis lia povo ke Pompeo klopodis alianciĝi kun li por la enlanda milito kontraŭ Julio Cezaro, sed tio ne realiĝis pro ties ĉi murdo, kiu okazis pli-malpli samtempe kun la propra murdo de Berebisto. Tiam ties ĉi regno disiĝis.