Berengaro de Tours

Berengaro de Tours (naskiĝis ĉirkaŭ 999; mortis 1088), estis teologo kiu klopodis koncilii la verifikeblan fakton ke la faruno de la pano de komunio ne estas karno al dogmo laŭ kiu fariĝas la veraj sango kaj korpo de Kristo, kaj ne nur simbole aŭ spirite. Li kreis la hipotezon de "impanatio" ("enpanigo"), t. e., la karno de Kristo estus en la pano same kiel la Patro kaj la Filo estas en la sama Dio. Berengaro estis konsiderata hereza kaj arestita, pro kialoj obskuraj eĉ al katolikaj historiistoj kaj, tuj post, neis sian teorion.

Berengaro de Tours

Teologia teorio de Berengaro redakti

Unu el unuaj teorigantoj de la konsubstancigo estis Berengaro de Tours (1010-1088), kiu enkondukis la konceptojn de "substanco" kaj de "akcidenco", jam uzitajn de Aristotelo en ties kritiko pri la ideoj de lia majstro Platono. Platono opinias ke la realo estas konstituata de la intelektebla mondo (mondo de la ideoj), kaj ke la mondo de oni konata kaj partoprenata, nome la sensa mondo), estas svaga reflekto de tiu. Male, Aristotelo opinias ke la mondo estas konstituata de "aĵoj". Ĉiu de tiuj "aĵoj" estas difinita per akcidencaj propraĵoj estiĝintaj sur "esenca substanco. Resumante, la substanco estas la lasta realo.

Berengaro do asertas ke, se malaperas la substanco, malaperas ankaŭ ĝiaj propraĵoj, ĉar intrinseke ligitaj al ĝi: se, do, en la Eŭkaristio malaperus la substanco de la pano kaj de la vino, devus malaperi ankaŭ la akcidencaj propraĵoj, kiel la saporo, odoro, koloro, ktp; ĉar tio ne okazas, la substancoj de la pano kaj vivo daŭrigas pluesti dum la konsekrado.

Krome, la korpo de Kristo estas “en la ĉielo”, kaj do ne povas ĉeesti multloke kiel okazus en la konsekritaj hostioj, kaj krome en ilin ne povus tute eniri. Tial, laŭ Berengaro, la pano kaj vino estas nur simbolo de spiritaj realoj, signum sacrum (sankta signo) de la Pasiono de Kristo. Sed Kristo estas mortinta, en la karno, unusolan fojon, kaj post la Resurekto lia korpo estas senkorupta kaj do ĝi ne pova suferi: “””Pano kaj vino estas menciataj kiel karno kaj sango ĉar, promemore de lia pasiono, estas celebrata lia sinofero.”””

La pozicioj de tiu teologo estis kondamnitaj en diversaj koncilioj, (Romo 1050, 1059, 1078, 1079; Verĉelo 1050; Poitiers 1074).

Respondo de Tomaso de Akvino redakti

Ankaŭ Tomaso de Akvino (1224-1274) utiligis la aristotelan filozofion en sia teologio, sed ne sekvis la interpreton de Berengaro: tiu ĉi, fakte, opiniis ke niaj sensoj povus kapti rekte la esencon de la aĵoj, malakceptante tiel la malsamon inter substanco kaj akcidencoj de la samaj. Laŭ Tomaso, male, la sensoj esploras nur la ŝajnojn, ne la substancon: tio kion oni vidas kaj tuŝas estas la ŝajnoj de la pano kaj vivo ankaŭ se la substanco apartenas al la korpo kaj al la sango de Kristo. Nur la intelekto perceptas la substancon.[1]

Referencoj redakti

  1. Summa Theologiae IIIª q. 75 a. 5 ad 2|In hoc sacramento nulla est deceptio, sunt enim secundum rei veritatem accidentia, quae sensibus diiudicantur. Intellectus autem, cuius est proprium obiectum substantia, per fidem a deceptione praeservatur.

Vidu ankaŭ redakti