Berenice Abbott

usona fotisto

Berenice ABBOTT (naskiĝinta la 17-an de julio 1898 en Springfield/Ohio, mortinta en 9-an de decembro 1991 en Monson/Maine) estis usona fotografino.

Berenice Abbott
Persona informo
Aliaj nomoj Abbot, Berenice
Naskiĝo 17-an de julio 1898 (1898-07-17)
en Springfield
Morto 9-an de decembro 1991 (1991-12-09) (93-jaraĝa)
en Monson
Tombo New Blanchard Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Ohia Ŝtata Universitato • Art Students League of New York • Académie de la Grande Chaumière
Familio
Amkunulo Elizabeth McCausland
Okupo
Okupo fotisto • architectural photographer • artisto
vdr
Abbott (1979)

Famo redakti

Ŝi famiĝis pri la laboro dokumentada en Novjorko, pri ŝiaj fotofarado rekta en fizikaj sciencoj kaj por la savo de la verkoj de Atget kiujn ŝi aĉetis en 1928.

Vivo redakti

Abbott studis skulptaĵfaradon en Novjorko, Parizo kaj Berlino antaŭ ol orientiĝi je fotofarado ĉirkaŭ la 1925-a jaro. Tion konsilis al ŝi Man Ray en la ateliero kie ŝi estis fariĝinta asistantino du jarojn pli frue. Ŝi malfermis salonegon portretan kiun la eminentuloj kulturaj de Parizo volonte frekventis. Pere de Man Ray ŝi renkontis ankaŭ la gravan parizan fotografon Eugène Atget mallonge antaŭ ties morto (1927). Ŝi klopodis senĉese famigi lin.

Post reveno disde Usono en la jaro 1929 ŝi dedicis foti Novjorkon sammaniere kiel Man Ray estis fotinta la francan ĉefurbon, nome per fiksiĝo je dokumentado de la ŝanĝoj arkitekturaj.

Rezulto admirinda de tiu ĉi laboro estis ŝia ega verkaro Changing New York (1939). Inter 1940 et 1960 ĉirkaŭ Abbott esploris la rilatojn delikatajn inter fotado kaj sciencoj.

Literaturo redakti

De kaj pri Abbott
  • Berenice Abbott: The world of Atget. Horizon, New York NY 1964.
  • Lisette Model. Vorwort von Berenice Abbott. Aperture, Millerton NY 1979, ISBN 0-89381-050-9 (An Aperture Monograph).
  • Bonnie Yochelson: Berenice Abbott – Changing New York. Photographien aus den 30er Jahren. Das vollständige WPA-Projekt. Schirmer/Mosel, München u. a. 1997, ISBN 3-88814-882-0.
  • Berenice Abbott. Könemann, Köln 2001, ISBN 3-89508-612-6.
Biografio
  • Luise F. Pusch, Susanne Gretter (eld.): Berühmte Frauen. Insel Verlag, Frankfurt am Main 1999, ISBN 3-458-16949-0.