Bergfried (Saalfeld)

Bergfried estas domego kun parko kiu servis nun kiel belega ripozumzono por la anoj de Saalfeld/Germanujo. Ĝi troviĝas sude de la urbo sur altebenaĵo. Sume temas pri ne tute 20 hektaroj kun ĉefdomo, flankaj domoj, (japana) ĝardeno belante per harmonia unueco, pri unikaĵo en Turingio.

Bergfried
vilao [+]
Koordinatoj50° 38′ 5″ N, 11° 21′ 54″ O (mapo)50.63483333333311.364944444444Koordinatoj: 50° 38′ 5″ N, 11° 21′ 54″ O (mapo)

Bergfried (Turingio)
Bergfried (Turingio)
DEC
Bergfried
Bergfried
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Bergfried

Vikimedia Komunejo:  Villa Bergfried (Saalfeld/Saale) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Bergfried, domo kaj parko, 1941

Historio redakti

En 1917 akiris la areon Ernst Hüther, firmaestro kaj ĉokoladfabrikanto, kiu konstruigis la bienon kun ĝardenoj inter 1922 kaj 1930. Ĉefarkitektis Max Hans Kühne apogite de la fama pejzaĝarĥitekta buroo de Ludwig Spät.

Enparke konserviĝis multaj malnovaj arboj kaj facile oni trovas surloke por si rimpozumloketon kun ravaj vidoj je urboj kaj Saale-valo. Japana ĝardeno grandega estas (apenaŭ konata) pejzaĝarĥitektura juvelaĵo. Enestas ankaŭ ŝtonĝardeno, ursa ĉirkaŭbarilaĵo, lago kun nimfeoj kaj ĉelageta dometo. Tiu ĉi dometo troviĝas je la fino de akso kondukanta disde la ĉefdomo tra tilia aleo. Laŭ modelo de angla pejzaĝĝardeno ĉeestas ankaŭ rondvojo. Restaŭrado profunda iĝis en 2001.

La vilao belas ankaŭ pro la uzo de regiona konkokalkaĵoj kaj ardezo. Dume la gastoj kaj al akceptadoj invitintoj restis teretaĝe rezervis la supran etaĝon por si la familio mem: kun privataj ludejo, teatro, kinejo. Kele troviĝis naĝejo kaj masaĝejo.

Alkonstruitis en 1927 ene de la parko turo kun kariljono kun 25 sonoriloj; fakte temas pri unu el la plej malnovaj siaspece en Germanujo. En 1948 la familio senproprietigitis fare de la komunistoj. Poste diversaj kulturinstitucioj uzis la domon. Pri la Hüther-oj kaj ĝenerale pri la komplekso inaŭguriĝos ekspozicio surloka en aprilo 2021.

Eksteraj ligiloj redakti