Berkhamsted estas urbo de Hertfordshire, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 16,240 loĝantojn.

Berkhamsted
bazarurbo • civila paroĥo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo HP4
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 100  (2013) [+]
Loĝdenso 1 416 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 46′ N, 0° 34′ U (mapo)51.76-0.56Koordinatoj: 51° 46′ N, 0° 34′ U (mapo) [+]
Areo 12,7837 km² (1 278 .37 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Berkhamsted (Britio)
Berkhamsted (Britio)
DEC
Berkhamsted
Berkhamsted
Situo de Berkhamsted

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berkhamsted [+]
vdr
La urbodomo de Berkhamsted

Historio redakti

En 1066 estis ĉe Berkhamsted kie Edgar Aetheling, la anglosaksa heredinto de la angla regno, fine cedis al Vilhelmo la Konkerinto. Poste la kastelo iĝis favorata kampara loĝejo de anoj de la normandaj kaj plantaĝenetaj dinastioj. 1216-a reĝa ĉarto liberigis la loĝantojn de ĉiuj impostoj.

Laŭ la 1086-a Domesday Book, ĉe Berkhamsted tiam situis vinberejoj.

Dum la angla enlanda milito de la mez-17-a jarcento, Berkhamsted subtenis la anglan parlamenton kontraŭ Karlo la 2-a.

En 1866 loka nobelo klopodis ĉirkaŭbari (kaj tiel akiri) la komunejon de Berkhamsted. Parlamentano, Augustus Smith, kiu naskiĝis en la urbo, kondukis loĝantojn kaj virojn dungitajn el orienta Londono al la komunejo, kie ili rompis la altajn ŝtalbarilojn. Sekvis dumnokta bataleto - konata kiel la "Batalo de Komunejo Berkhamsted".

Kastelo Berkhamsted redakti

 
Kastelo Berkhamsted

Tuj apud la fervoja stacidomo videblas la ruinoj de Kastelo Berkhamsted, origine konstruita en 1066 el tero kaj ligno, kaj poste pligrandigata kaj plifortigata per ŝtonoj. Inter la konestabloj de la kastelo estis Thomas Becket. En 1309 Eduardo la 2-a (Anglio) donis la kastelon al sia favorato Piers Gaveston, sed post ties mortigo en 1312 ĝi reiĝis reĝa posedaĵo.

En 1361 Eduardo (la nigra princo) kaj lia edzino Johana de Kent mielmonatis ĉe la kastelo.

Ekde 1495 la kastelo kadukiĝis. Multaj ŝtonoj forpreniĝis por aliaj konstruaĵoj.

Aliaj konstruaĵoj redakti

Inter aliaj notindaj konstruaĵoj estas:

  • la paroĥa preĝejo, dediĉata al Sankta Petro. Ĝi konsekriĝis en 1222 kaj estis inter la plej grandaj preĝejoj de Hertfordshire. Ene videblas marmora tombo de mezepoka kavaliro kaj ties edzino.
  • la plej antikva restanta butiko de Anglio, ĉe 173 High Street, kiu verŝajne datiĝas de la 13-a jarcento

Loĝintoj ĉe Berkhamsted redakti

Ĉe Berkhamsted naskiĝis

Charles de Gaulle loĝis tie dum parto de la dua mondmilito.