Berkut (ukraine Беркут) estas specialigita unuo de ukraina milico, subigita al Ministerio pri Internaj Aferoj. Ĝi kreiĝis post akiro de la sendependeco de Ukrainio, en la loko de soveta milico OMON. Ĝia ĉefa celo estis batali kontraŭ krimaj organizaĵoj kaj protekti manifestaciojn. Nomo de la unuo devenas de la ukraina nomo de reĝa aglo. Laŭ ordono de Ministerio pri Internaj Aferoj, n-ro 144 de la 25-a de februaro 2014 pri likvido de specialaj taĉmentoj de la milico pri publika sekureco, Berkut estis malfondita.

Berkut
emblemo
police tactical unit • riot police
Komenco 1992 vd
Fino 25-a de februaro 2014 vd
Lando(j) Ukrainio vd
Sidejo Kievo
vdr
Cпеціальний підрозділ міліції громадської безпеки «Беркут».png
Спеціальний підрозділ міліції громадської безпеки «Беркут»Devizo Безпека народу — найвищий ЗаконPublika sekureco estas la supera leĝo

Dum Eŭromajdano en la jaroj 2013-2014 Berkut senpere partoprenis en batoj, torturoj kaj mortigoj de protestantaj homoj. Unua murdita estis programisto Pavlo Mazurenko (mortis la 22-an de decembro 2013 en malsanulejo). La 18-an de februro 2014 post mortigo de 15 protestantaj personoj estis mortigita unua laboranto de Berkut.

Ĝia likvido ampleksis 80% procentojn da gvidantaro kaj 30% da laborantoj, kiuj estis maldungitaj. Parto fuĝis al Rusio kaj al okupata Krimeo, kie rekreiĝis samnoma unuo, kiu nombras 400 membrojn kun ties subunuoj en Kerĉo kaj Jalto.

Estinta estro el Kievo Serhii Kusjuk partoprenis en forpelo de manifestacio kontraŭ korupto en Moskvo la 13-an de junio 2017.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti