Berliner Zeitung

germana taggazeto

Berliner Zeitung estas germana regiona respektive nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en Berlino kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 21-a de majo 1945 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton.

Berliner Zeitung

emblemo

taggazeto
Speco ĉiutaga

Posedanto eldonejo M. DuMont Schauberg
Redaktisto ĉefredaktisto Brigitte Fehrle (ekde julio 2012)
Establodato 21-a de majo 1945
Posedata de M. DuMont Schauberg • Holger Friedrich vd
ISSN 0947-174X

Retejo berliner-zeitung.de
vdr

Kreo kaj komunisma epoko redakti

La Berliner Zeitung estas la unua germana ĉiutaga gazeto kiu estis fondita post la Dua Mondmilito. Ĝi de 1945 ĝis 1990 aperis nur en Orienta Berlino, ekde tiam en la reunuigita urbo Berlino.

La unua eldono de la gazezo eldonita la 21-an de majo 1945 konsistis el kvar paĝoj kaj havis la ĉeftitolon Berlino vivas!. Komence ĝi estis subtitolita "organo de la komandistaro de la Ruĝa Armeo". Unua ĉefredaktisto estis la sovetunia kolonelo Aleksandr Kirsanov (Александр Кирсанов). La redakcia kolektivo komence konsistis el sovetuniaj oficiroj, iamaj germanaj kontraŭfaŝismaj rezisto-batalantoj kaj aktivuloj de la Komunista Partio de Germanio. Poste, aliaj, plejparte malpli politike tendencaj ĵurnalistoj estis aldonitaj.

En julio 1945 la eldonisto estis transferita al la urbestraro de Orienta Berlino. La kontraŭfaŝisma kaj socialisma linio jam trapenetris la unuaj gazetajn eldonojn, longe antaŭ la fondo de la ŝtato GDR kaj ties unueca partio SED.

En 1953, la Berliner Zeitung estis subigita al la Centra Komitato de la komunisma ŝtata partio SED. La ĉiutaga ĵurnalo de la orientgermana ĉefurbo, kun ĉiutaga eldono de pli ol 345 000 ekzempleroj, ne oficiale nomiĝis "distrikta organo de la ŝtata partio SED" kiel la 14 aliaj regionaj ĵurnaloj en GDR, sed la "Berlina eldonejo" aperis kiel eldonisto kaj la raportado estis parte iomete pli malferma kaj kritika. Tamen, la Berliner Zeitung ĝis la jaro 1990 kalkuleblas kiel parto de la gazetara monopolo de la ŝtata partio.

Jam iom antaŭ la reunuiĝo de Germanio en oktobro 1990, la "Berlina eldonejo" kaj ties gazeto Berliner Zeitung transiris al komunentrepreno de konzerno de la brita gazeta entreprenisto Ian Robert Maxwell kaj al la eldonejo Gruner + Jahr en Hamburgo. En 1992, la eldonejo Gruner + Jahr plene aĉetis la gazeton kaj provis kun enorma financa elspezo transformigi la plej grandan gazeton en Orienta Berlino al "ĉefurba ĵurnalo" de eŭropa graveco. Tiuj ambicioj tamen ne vere realiĝis, kaj en 2002 la hamburga eldonejo retiriĝis el la komerco de ĉiutagaj gazetoj. La sekvaj jaroj estis ŝanĝiĝemaj.

Ekde aprilo 2010 la gazeto estas parto de redakcia komunumo de la eldonejo M. DuMont Schauberg, al kiu ankaŭ apartenas la gazetoj Kölner Stadt-Anzeiger en Kolonjo kaj Mitteldeutsche Zeitung en Halle, kaj ĝis februaro 2013 krome la gazeto Frankfurter Rundschau en Frankfurto ĉe Majno.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Uwe Vorkötter: artikolo „In eigener Sache“, en Berliner Zeitung, la 26-an de aprilo 2010