Bernard Werber

franca verkisto

Bernard WERBER (naskiĝis 18-a de septembro 1961 en Tuluzo) estas franca verkisto, kies tre fama verko nomiĝas La Formikoj (Les Fourmis).

Bernard Werber
Persona informo
Bernard Werber
Naskiĝo 18-an de septembro 1961 (1961-09-18) (62-jaraĝa)
en Tuluzo
Etno judoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater École supérieure de journalisme de Paris vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistoscenaristo • sciencfikcia verkisto • filmreĝisoro vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva dum 1968– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Bernard Werber en 2007

Nur 14-jara, li ekskribis rakontojn por iu fanzino. Finstudinte li estis scienca ĵurnalisto dum ĉirkaŭ 15 jaroj. Li ege ŝatas sciencon, kaj tio trabrilas liajn verkojn.

La verkaro de Bernard Werber estas nuntempe tradukita en tridek-kvin lingvojn (sed ankoraŭ ne en Esperanton), kaj pli ol dek milionoj da libroj estas venditaj tra la mondo. Bernard Werber estas unu el la plej legataj francaj verkistoj (kun Marc Levy). Li eĉ estas stelulo en Sud-Koreio.

La plej konataj verkoj de Bernard Werber kombinas en serioj da historoj:

  • ciklo de formikoj
  • ciklo de aventuroj
  • tria homaro

La verkoj de Bernard Werber estas granda universo komuna. Roluloj en ciklo ofte aperas en alia ciklo, kaj kelkaj ĉefroluloj apartenas al la sama familio.