Bernardo Pasquini (* 8-a de decembro 1637 en Massa in Val di Nievole, Toskanio; † 22-a de novembro 1710 en Romo) estis itala orgenisto, klavicenisto, kapelestro kaj komponisto de operoj kaj sakrala muziko.

Bernardo Pasquini
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1637 (1637-12-07)
en Massa e Cozzile
Morto 22-an de novembro 1710 (1710-11-22) (72-jaraĝa)
en Romo
Tombo San Lorenzo in Lucina
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo orgenistokomponisto • klavicenisto
vdr

Vivo redakti

Bernardo Pasquini naskiĝis en Massa , Valle de Nievole , Toskanio. Li estis lernanto de Marc'Antonio Cesti kaj Loreto Vittori. Kiel junulo li iris al Romo kaj ekdejoris ĉe la princo Borghese. Poste li funkciis kiel orgenisto ĉe diversaj romaj preĝejoj, inter ili ankaŭ Santa Maria Maggiore (ekde 1665 ĝis 1667). En 1664 li akompanis kardinalon Flavio Chigi al Parizo kaj ludis klavicenon antaŭ la reĝo Ludoviko la 14-a. Estis por li okazo konatigiĝi kun franca muziko.Reĝino Kristina de Svedio protektis lin, kaj li prezentis je ŝia honoro sian operon Dov'è amore è pietà [kie estas amo kaj pieco] en la jaro 1679. Li estis demandata klavicenisto kaj instruisto, tiel ke gravaj nobelfamilioj ofte engaĝis lin. Li instruis i.a. jenajn lernantojn: Francesco Gasparini, Georg Muffat, Domenico Zipoli, Azzolino della Ciaja, Francesco Durante, Giovanni Maria Casini.

Dum la dua stacio de Alessandro Scarlatti en Romo (ekde 1703 ĝis 1708) Pasquini kaj Corelli kunlaboris ofte kun tiu ĉi pro prezentadoj, speciale en rilato al la Accademia degli Arcadi, en kiu ĉiuj tri estis membroj.

Pasquini mortis en Romo kaj estis entombigita en la preĝejo San Lorenzo in Lucina

Graveco redakti

Pasquini estas la plej grava klavaristo itala dum la tempospaco inter Frescobaldi kaj Domenico Scarlattikaj li estis ankaŭ muzikteoriisto. Li publikis kelkajn gravajn verkojn por klavarinstumentoj, inter ili tokatoj, suitoj kaj partitoj. Li estis la unua en Italio, kiu komponis suitojn kaj konatigis tiun ĉi ĝenron en sia hejmlando. Krom multnombraj voĉkantaj verkoj diversspecaj (17 oratoriojn, motetojn kaj pli ol 50 kantatoj plejparte malaperintajn) li kreis 14 operojn, kiuj siatempe estis ege sukcesaj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti